Ordinara struto
S. c. australis, masklo (live) kaj inoj, en Sudafrikio.
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Struthio camelus Linnaeus, C, 1758 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo de strutoj
| ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
|
4 subspecioj †Struthio camelus syriacus Rothschild, LW, 1919
Struthio camelus camelus Linnaeus, C, 1758 Struthio camelus massaicus Neumann, OR, 1898 Struthio camelus australis Gurney, JH Sr, 1868 | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Charadrius bidactylus G. R. Gray, 1847
Struthio australis Gurney, 1868 Struthio massaicus Neumann, 1898 Struthio camelus spatzi Stresemann, 1926 Struthio camelus rothschildi Grant & Mackworth-Praed, 1951 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ordinara struto[6] (latine Struthio camelus) estas afrika birdospecio el la familio de strutedoj. Ĝi estas la plej granda el ĉiuj vivantaj birdoj. Ĝi ne povas flugi, sed povas kuri ĝis 70 km/h.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[7], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
- Struthioniformes - strutoformaj
- Struthionidae - strutedoj
- Struthio Linnaeus, C, 1758 - struto
- Struthio camelus Linnaeus, C, 1758 - ordinara struto
- †Struthio camelus syriacus Rothschild, LW, 1919 - araba struto
- Struthio camelus camelus Linnaeus, C, 1758
- Struthio camelus massaicus Neumann, OR, 1898 - masaja struto
- Struthio camelus australis Gurney, JH Sr, 1868
- Struthio camelus Linnaeus, C, 1758 - ordinara struto
- Struthio Linnaeus, C, 1758 - struto
- Struthionidae - strutedoj
La ordinara struto iam estis la nura specio de strutoj (Struthio). Sed de la jaroj 2000, la somalia struto (Struthio molybdophanes), antaŭe konsiderata kiel subspecio de S. camelus, estas agnoskita kiel aparta specio. Do estas nun du specioj en tiu genro.
La ordinara struto iam havis kvar subspeciojn, sed nun havas nur tri:
- S. c. syriacus, la araba struto, el Mezoriento, formortis ekde la 1960-aj jaroj, ĝi iam estis vaste disvastigita en la dezertoj de Sirio kaj Arabio.
- S. c. camelus, tre minacata en sia nordafrika teritorio, ankoraŭ vivas sude de la Atlas-montaro, en dezerta aŭ duondezerta bendo etendiĝanta de Senegalo ĝis Egiptio.
- S. c. massaicus, la masaja struto, kiu loĝas en Orienta Afriko (Kenjo kaj Tanzanio).
- S. c. australis, en Suda Afriko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ordinara struto montras fortan seksan duformismon.
Ĝi havas masivan korpon, subtenatan de longaj kaj fortikaj kruroj, kaj kun longa kolo finiĝanta per proporcie tre malgranda kapo. La kapo, la supraj du trionoj de la kolo, kaj la kruroj estas nudaj. La koloro de la nuda haŭto varias inter la subspecioj. La okuloj estas grandaj rilate al la grando de la kapo kaj estas ornamitaj per longaj okulharoj. Strutoj estas la solaj birdoj, kiuj havas nur du piedfingrojn sur ĉiu piedo. La ekstera fingro, pli eta, ne havas ungegon.
Distribuo kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Sovaĝaj strutaj populacioj nun estas endemiaj de la afrika kontinento, sed ilia teritorio iam etendiĝis ĝis Sirio kun la formortinta araba struto.
La ordinara struto loĝas en sablaj dezertoj aŭ duondezertaj regionoj kun maldensa vegetaĵaro, savanoj, aŭ pli-malpli densaj aridaj arbaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gray, George Robert. (1849) The Genera of Birds Comprising Their Generic Characters, a Notice of the Habits of Each Genus, and an Extensive List of Species Referred to Their Several Genera, 3‑a eldono, London, Longman, Brown, Green, and Longmans, Paternoster-Row: Longman, Brown, Green, and Longmans, Paternoster-Row.
- ↑ (July 1868) “Notes on Mr. Layard's 'Birds of South Africa'.”, The Ibis 4 (15), p. 253–254. doi:10.1111/j.1474-919x.1868.tb06118.x. Alirita 1 December 2024..
- ↑ (1898) “Beiträge zur Vogelfauna von Ost- und Central-Afrika”, Journal für Ornithologie 46 (2), p. 243. doi:10.1007/bf02208449. Alirita 1 December 2024..
- ↑ (1926) “Die Vogelausbeute des Herrn Paul Spatz in Rio de Oro.”, Ornithologische Monatsberichte 34 (5), p. 138.
- ↑ (1951) “On the Type Locality of Struthio camelus Linnaeus, and Description of a New Race”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 71 (7), p. 45–46. Alirita 1 December 2024..
- ↑ 6,0 6,1 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 6-an de jan. 2026.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||



