Orektoloboformaj
Orectolobiformes estas ordo de ŝarkoj. Ili havas kvin brankajn fendojn, du senaristajn dorsajn naĝilojn, kaj malgrandan buŝon, kiu ne etendiĝas preter la okuloj. Multaj specioj havas ĉirojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Orectolobiformes estas diversa grupo de ŝarkoj kun malsimilaj aspektoj, grandecoj, dietoj, kaj kutimoj. Iliaj fosilioj aperas unue en la Frua Ĵurasio: la plej malnovaj konataj genroj estas Folipistrix (de la Toarcio kaj Alenio de Belgujo kaj Germanujo), Palaeobrachaelurus (Alenio ĝis Baremio), kaj Annea (Toarcio ĝis Bajocio de Eŭropo).[1] Ĉiuj havas du dorsajn naĝilojn kaj relative mallongan, oblikvan buŝon, kiu ne etendiĝas malantaŭen de la okuloj. Apud la nazotruoj estas ĉiroj, tuŝsensiloj, kaj sulkoj konektantaj la nazotruojn kun la buŝo (naz-buŝaj sulkoj). Kvin mallongaj brankaj fendoj estas tuj antaŭ la komenco de la brusta naĝilo kaj la kvina kutime imbrikiĝas sur la kvara.[2] Spirtruo sub ĉiu okulo estas uzata en spirado. Escepte, ĉe la balenŝarko la spirtruoj situas tuj post la okuloj.[3] Multaj specioj havas komplike buntajn kolorfasonojn, kiuj faras kamuflon kiam la fiŝo kuŝas sur la marfundo.[4] La plej granda orektoloboforma ŝarko, kaj entute la plej granda fiŝo, estas la balenŝarko (Rhincodon typus), kiu povas kreski ĝis 14 m. Malgraŭ sia grando, balenŝarkoj ne estas danĝeraj al vertebruloj, sed filtromanĝantoj, kiuj ensuĉas akvon tra sia larĝa buŝo kaj elfiltras la planktonon. La plej malgranda orektoloboforma, ĝis proksimume 30 cm longa, estas (Cirrhoscyllium expolitum).[3] Kelkaj el la plej okulfrape koloraj estas Parascyllium variolatum, Stegostoma fasciatum, kaj Orectolobus ornatus. La familio Ginglymostomatidae kaj la balenŝarko havas franĉon de ĉiroj sur la nazo, kaj Cirrhoscyllium expolitum havas ĉiraron pendantan de la gorĝo.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La plej multaj Orectolobiformes manĝas sur la fundo de malprofundaj aŭ mezprofundaj maroj, detektante kaj forplukante moluskojn, krustacojn, kaj aliajn bestetojn.[3] La familio Orectolobidae kutime estas embuskaj predantoj, kiuj kaŝe kuŝas sur la marfundo ĝis predoj alvenas. Unu observiĝis englutanta alian orektoloboforman, el la familio Hemiscylliidae, tutan.[5]
La manieroj de reproduktado en Orectolobiformes estas diversaj. Kelkaj specioj estas ovnaskaj kaj demetas ovojn aŭ rekte en la akvon aŭ fermitajn en kornecaj ovujoj. Oni observis, ke iuj ŝarkinoj puŝis ovujojn en rokfendojn, kio donus plian protekton al la enovaj embrioj. Aliaj specioj estas ovvivnaskaj. La patrino retenas la fekundigitajn ovojn en sia ovotubo. Tie la embrioj, kutime malmultaj, komence nutras sin per la vitelsaketoj, kaj poste eloviĝas kaj nutras sin per nutraĵoj sekreciataj el la muroj de la ovotubo. La ŝarkidoj naskiĝas en evoluinta stato, pretaj vivi sendepende.[3]
Arealo
[redakti | redakti fonton]Orectolobiformes troviĝas en ĉiuj oceanoj de la mondo, sed precipe en tropikaj kaj moderaj maroj. Ili estas plej oftaj en la okcidenta Hindo-Pacifika regiono, kutime en relative profunda akvo.[3]
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]La ordo estas malgranda, kun sep familioj, 13 genroj kaj proksimume 43 specioj:
Familio | Bildo | Esperantigo | Genroj | Specioj | Priskribo |
---|---|---|---|---|---|
Brachaeluridae | Braĥeluredoj | 1 | 2 | Brachaelurus troviĝas en malprofundaj apudbordaj akvoj, ĝis 110 m, apud la orienta bordo de Aŭstralio.[6] Ĝi estas distingebla per la havo de longaj ĉiroj, grandaj spirtruoj, kaj sulkoj ĉirkaŭ la nazotruoj. Ĝi havas du dorsajn naĝilojn situantajn unu apud la alia, kaj relative mallongan voston. Brachaelurus manĝas malgrandajn fiŝojn, sepiojn, maranemonojn, kaj krustacojn. La ŝarkino retenas la ovojn en sia korpo ĝis ili krevas (ŝi estas ovvivnaskaj), dum kio la embrioj manĝas ekskluzive la vitelsaketon.[6] Estas nur du specioj. | |
Ginglymostomatidae | Ginglimostomatedoj | 3 | 4 | Ginglymostomatidae havas longan voston kaj malkutiman buŝon, kiu situas longe antaŭ la okuloj kaj eĉ antaŭ la nazo (preskaŭpintan). Tio estas adapto al la fundloĝaj kutimoj de ĉi tiuj ŝarkoj. Sur la malsupra makzelo estas du karnaj ĉiroj, kemisensaj organoj per kiuj la ŝarkoj povas trovi predojn kaŝitajn en sedimento. Ili estas oftaj en malprofundaj tropikaj kaj subtropikaj akvoj, malrapidaj kaj malferocaj fundloĝantoj. Ili normale atakas homojn nur se ili estas rekte minacataj. La plej grandaj specioj povas atingi longon de 4.3 m.[7] | |
Hemiscylliidae | Hemisciliedoj | 2 vivantaj 4 mortintaj | 16 vivantaj 6 mortintaj | Hemiscylliidae estas distingeblaj pro relative longa muzelo kun preskaŭpintaj naztruoj.[8] Ili estas relative malgrandaj ŝarkoj, el kiuj la plej grandaj specioj atingas longecon 121 cm. Ili havas longajn, rulformajn korpojn, kun mallongaj ĉiroj kaj grandaj spirtruoj. Ili havas neordinare longajn vostojn, pli longajn ol la cetera korpo. Ili troviĝas en malprofundaj akvoj de la tropika Hind-Pacifiko. Ili estas malrapidaj fiŝoj, kiuj manĝas ĉefe fundloĝajn senvertebrulojn kaj malpli grandajn fiŝojn.[9] | |
Orectolobidae | Orektolobedoj | 3 vivantaj 1 mortinta | 12 vivantaj 1 mortinta | Orectolobidae estas bone kamuflitaj kun simetriaj, fortaj tapiŝecaj markaroj. La kamuflon plibonigas vibrisecaj lobetoj ĉirkaŭ la makzelo, kiuj kamuflas ĝin kaj funkcias kiel tuŝsensiloj.[10] Orectolobidae loĝas apud la fundo kaj pasigas multe da tempo ripozantaj sur ĝi. Ili troviĝas en malprofundaj moderaj kaj tropikaj akvoj de la okcidenta Pacifiko kaj orienta Hinda Oceano, precipe ĉirkaŭ Aŭstralio kaj Indonezio. La plej multaj specioj havas maksimuman longecon ne pli grandan ol 1.25 m, kaj la plej grandajn atingas proksimume 3 m. Orektolobedoj normale ne danĝeras al homoj se ili ne estas incititaj.[11] | |
Parascylliidae | Parasciliedoj | 2 | 8 | Parascylliidae havas longan, maldikan korpon, katecajn okulojn, kaj ĉirojn malantaŭ la mentono. Ili troviĝas nur en la malprofundaj akvoj de la okcidenta Pacifiko. Ili estas relative malgrandaj ŝarkoj, el kiuj la plej grandaj specioj ne atingas pli ol 91 cm da longo.[12] | |
Rhincodontidae | Rinkodontedoj (Balenŝarkoj) | 1 | 1 | La balenŝarko estas la plej granda vivanta fiŝa specio, longanta ĝis pli ol 12 m kaj pezanta pli ol 20 tunojn. Ĝi estas malrapida filtromanĝanto kun tre granda buŝo, kiu manĝas ĉefe sed ne nur planktonon. Ĝi estas pelaga specio, vivanta en la senobstakla maro en tropikaj kaj varmaj oceanoj kun vivdaŭro ĉirkaŭ 70 jaroj.[13] IUKN taksas ĝin endanĝera.[14] | |
Stegostomatidae | Stegostomatedoj | 1 | 1 | Stegostoma havas malordinaran aspekton, kun kvin laŭlongaj krestoj sur rulforma korpo, malalta vosta naĝilo konsistiganta preskaŭ duonon de la totala longo, kaj malhelaj makuloj sur pala fono. Ĝi kreskas ĝis longeco de 2.5 m, kaj troviĝas tra la tuta tropika Hindo-Pacifiko vizitante koralajn rifojn kaj sablajn ebenaĵojn ĝis profundo de 62 m. Ĝi estas noktulo kaj pasigas la plejparton de la tago ripozanta senmove sur la fundo. Ili estas sendanĝeraj al homoj. IUKN taksas ilin danĝeraj kaj ilia loĝantaro verŝajne malpliiĝas.[15] |
Vivantaj specioj
[redakti | redakti fonton]Ordo Orectolobiformes
- Familio Brachaeluridae Applegate
- Genro Brachaelurus Ogilby, 1908
- Brachaelurus colcloughi (Ogilby, 1908)
- Brachaelurus waddi (Bloch & J. G. Schneider, 1801)
- Genro Brachaelurus Ogilby, 1908
- Familio Ginglymostomatidae Gill, 1862
- Genro Ginglymostoma J. P. Müller & Henle, 1837
- Genro Nebrius Rüppell, 1837
- Nebrius ferrugineus (Lesson, 1831)
- Genro Pseudoginglymostoma Dingerkus, 1986
- Familio Hemiscylliidae Gill, 1862
- Genro Chiloscyllium J. P. Müller & Henle, 1837
- Chiloscyllium arabicum Gubanov, 1980
- Chiloscyllium burmensis Dingerkus & DeFino, 1983
- Chiloscyllium griseum J. P. Müller & Henle, 1838
- Chiloscyllium hasselti Bleeker, 1852
- Chiloscyllium indicum (J. F. Gmelin, 1789)
- Chiloscyllium plagiosum (Anonima, atribuita al Bennett, 1830)
- Chiloscyllium punctatum J. P. Müller & Henle, 1838
- Genro Hemiscyllium J. P. Müller & Henle, 1837
- Hemiscyllium freycineti (Quoy & Gaimard, 1824)
- Hemiscyllium galei G. R. Allen & Erdmann, 2008[17]
- Hemiscyllium hallstromi Whitley, 1967
- Hemiscyllium halmahera G. R. Allen, Erdmann & Dudgeon, 2013[18]
- Hemiscyllium henryi G. R. Allen & Erdmann, 2008[17]
- Hemiscyllium michaeli G. R. Allen & Dudgeon, 2010[19]
- Hemiscyllium ocellatum (Bonnaterre, 1788)
- Hemiscyllium strahani Whitley, 1967
- Hemiscyllium trispeculare J. Richardson, 1843
- Genro Chiloscyllium J. P. Müller & Henle, 1837
- Familio Orectolobidae Gill, 1896
- Genro Eucrossorhinus Regan, 1908
- Eucrossorhinus dasypogon (Bleeker, 1867)
- Genro Orectolobus Bonaparte, 1834
- Orectolobus floridus Last & Chidlow, 2008
- Orectolobus halei Whitley, 1940.[20]
- Orectolobus hutchinsi Last, Chidlow & Compagno, 2006.[21]
- Orectolobus japonicus Regan, 1906
- Orectolobus leptolineatus Last, Pogonoski & W. T. White, 2010
- Orectolobus maculatus (Bonnaterre, 1788)
- Orectolobus ornatus (De Vis, 1883)
- Orectolobus parvimaculatus Last & Chidlow, 2008
- Orectolobus reticulatus Last, Pogonoski & W. T. White, 2008
- Orectolobus wardi Whitley, 1939
- Genro Sutorectus Whitley, 1939
- Genro Eucrossorhinus Regan, 1908
- Familio Parascylliidae Gill, 1862
- Genro Cirrhoscyllium H. M. Smith & Radcliffe, 1913
- Cirrhoscyllium expolitum H. M. Smith & Radcliffe, 1913
- Cirrhoscyllium formosanum Teng, 1959
- Cirrhoscyllium japonicum Kamohara, 1943
- Genro Parascyllium Gill, 1862
- Parascyllium collare E. P. Ramsay & Ogilby, 1888
- Parascyllium elongatum Last & Stevens, 2008
- Parascyllium ferrugineum McCulloch, 1911
- Parascyllium sparsimaculatum T. Goto & Last, 2002
- Parascyllium variolatum (A. H. A. Duméril, 1853)
- Genro Cirrhoscyllium H. M. Smith & Radcliffe, 1913
- Familio Rhincodontidae (J. P. Müller & Henle, 1839) (balenŝarkoj)
- Genro Rhincodon A. Smith, 1828
- Rhincodon typus A. Smith, 1828
- Genro Rhincodon A. Smith, 1828
- Familio Stegostomatidae Gill, 1862
- Genro Stegostoma J. P. Müller & Henle, 1837
- Stegostoma fasciatum (Hermann, 1783)
- Genro Stegostoma J. P. Müller & Henle, 1837
Fosiliaj genroj
[redakti | redakti fonton]Jenaj fosiliaj genroj estas agnoskataj:[22][23]
- Ordo Orectolobiformes
- Genro †Akaimia Rees, 2010
- Genro †Annea Thies, 1982
- Genro †Dorsetoscyllium Underwood & Ward, 2004
- Genro †Galagadon Gates, Gorscak & Makovicky, 2019
- Genro †Heterophorcynus Underwood & Ward, 2004
- Genro †Folipistrix Kriwet, 2003
- Genro †Palaeorectolobus Kriwet, 2008
- Genro †Parasquatina Herman, 1982
- Genro †Phorcynis Thiollière, 1854
- Genro †Similiteroscyllium Fuchs, Engelbrecht, Lukeneder & Kriwet, 2017
- Familio Brachaeluridae
- Genro †Eostegostoma Herman & Crochard, 1977
- Genro †Garrigascyllium Guinot et al., 2014
- Genro †Magistrauia Guinot, Cappetta & Adnet, 2014
- Genro †Palaeobrachaelurus Thies, 1983
- Genro †Paraginglymostoma Thies, 1982
- Genro †Parahemiscyllium Guinot, Cappetta & Adnet, 2014
- Familio Ginglymostomatidae
- Genro †Cantioscyllium Woodward, 1889
- Genro †Delpitoscyllium Noubhani & Cappetta, 1997
- Genro †Ganntouria Noubhani & Cappetta, 1997
- Genro †Hologinglymostoma Noubhani & Cappetta, 1997
- Genro †Plicatoscyllium Case & Cappetta, 1997
- Genro †Protoginglymostoma Herman & Crochard, 1977
- Familio Hemiscyllidae
- Genro †Acanthoscyllium (Pictet & Humbert, 1966)
- Genro †Adnetoscyllium Guinot, Underwood, Cappetta & Ward, 2013
- Genro †Almascyllium Cappetta, 1980
- Genro †Notaramphoscyllium Engelbrecht, Mörs, Reguero & Kriwet, 2017
- Genro †Pseudospinax Müller & Diedrich, 1991
- Familio †Mesiteiidae Pfeil, 2021
- Genro †Mesiteia Gorjanovic-Kramberger, 1885
- Familio Orectolobidae
- Genro †Cederstroemia Siverson, 1995
- Genro †Coelometlaouia Engelbrecht, Mörs, Reguero & Kriwet, 2017
- Genro †Cretorectolobus Case, 1978
- Genro †Eometlaouia Noubhani & Cappetta, 2002
- Genro †Gryphodobatis Leidy, 1877
- Genro †Orectoloboides Cappetta, 1977
- Genro †Restesia Cook et al., 2014
- Genro †Squatiscyllium Cappetta, 1980
- Familio Parascyllidae
- Genro †Pararhincodon Herman in Cappetta, 1976
- Familio Rhincodontidae
- Genro †Palaeorhincodon Herman, 1974
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2016) “First occurrence of the orectolobiform shark Akaimia in the Oxford Clay Formation (Jurassic, Callovian) of England”, Proceedings of the Geologists' Association 127 (4), p. 506–513. doi:10.1016/j.pgeola.2016.07.002.
- ↑ Nelson, J. S. (1994) Order Summary for Orectolobiformes. Fishbase. Alirita 2013-10-12 .
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Du Plessis Orectolobiformes. Sharks. Alirita 2013-10-11 .
- ↑ Carpet shark. Encyclopædia Britannica online. Alirita 2013-10-13 .
- ↑ Scales, Helen. "Pictures: Shark Swallows Another Shark Whole", 2012-02-13. Arkivigite je 2013-10-13 per Archive.today
- ↑ 6,0 6,1 "{{{genus}}} {{{species}}}". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de januaro, 2009. N.p.: FishBase, 2009.
- ↑ "{{{genus}}} {{{species}}}". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de februaro, 2011. N.p.: FishBase, 2011.
- ↑ Compagno, Leonard J.V.. (1984) Sharks of the World: An Annotated and Illustrated Catalogue of Shark Species Known to Date. Food and Agriculture Organization. ISBN 92-5-101384-5.
- ↑ "{{{genus}}} {{{species}}}". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de januaro, 2009. N.p.: FishBase, 2009.
- ↑ Wobbegongs - five species encountered in Queensland. Queensland Primary Industries and Fisheries (2009-03-02). Arkivita el la originalo je 2009-06-14. Alirita 2009-06-14 .
- ↑ Kuiter, Rudie. (1999) Guide to Sea Fishes of Australia. New Holland Publishers (Aust.) Pty Ltd.. ISBN 1-86436-091-7.
- ↑ "{{{genus}}} {{{species}}}". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de februaro, 2011. N.p.: FishBase, 2011.
- ↑ Rhincodon typus. FishBase species. Alirita 17-a de septembro 2006 .
- ↑ Pierce, S.J. (2016). “Rhincodon typus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T19488A2365291. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-1.RLTS.T19488A2365291.en. Alirita 11-a de novembro 2021..
- ↑ (2024) “Stegostoma tigrinum”, IUCN Red List of Threatened Species 2024, p. e.T41878A124425292. Alirita 25-a de julio 2024..
- ↑ Moral-Flores, L.F.D. (2015). “Ginglymostoma unami sp. nov. (Chondrichthyes: Orectolobiformes: Ginglymostomatidae): a new species of nurse shark from the Tropical Eastern Pacific”, Revista Mexicana de Biodiversidad 86, p. 48–58. doi:10.7550/rmb.46192.
- ↑ 17,0 17,1 Allen (2008). “Two new species of bamboo sharks (Orectolobiformes: Hemiscylliidae) from Western New Guinea”, Aqua (Miradolo Terme) 13 (3–4), p. 93–108.
- ↑ Allen, G.R., Erdmann, M.V. & Dudgeon, C.L. (2013): Hemiscyllium halmahera, a new species of Bamboo Shark (Hemiscylliidae) from Indonesia. aqua, International Journal of Ichthyology, 19 (3): 123-136.
- ↑ Allen (2010). “Hemiscyllium michaeli, a new species of Bamboo Shark (Hemiscyllidae) from Papua New Guinea”, Aqua International Journal of Ichthyology 16 (1), p. 19–30.
- ↑ Huveneers (2006). “Redescription of two species of wobbegongs (Chondrichthyes: Orectolobidae) with elevation of Orectolobus halei Whitley 1940 to species level”, Zootaxa 1284, p. 29–51.
- ↑ Last, Chidlow (2006). “A new wobbegong shark, Orectolobus hutchinsi n. sp. (Orectolobiformes: Orectolobidae) from southwestern Australia”, Zootaxa 1239, p. 35–48. doi:10.11646/zootaxa.1239.1.3.
- ↑ Extinct - valid species | Species | Shark-References. Alirita 2024-03-05 .
- ↑ PBDB. Alirita 2024-03-05 .