Orelkecalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orelkecalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Trogonoformaj Trogoniformes
Familio: Trogonedoj Trogonidae
Genro: Euptilotis
Specio: E. neoxenus
Euptilotis neoxenus
(Gould, 1838)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La OrelkecaloOreltrogono (Euptilotis neoxenus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio de trogonoj nome Trogonedoj en la grupo de kecaloj kune kun la specioj de la genro Pharomachrus. Ĝi estas la ununura membro de la genro Euptilotis.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa birdo reproduktiĝas en apudakvaj pinkverkarbaroj kaj kanjonoj de Okcidenta Patrinmontaro de Meksiko suden ĝis okcidenta Miĉoakano. Ĝi foje estas vidata kiel vaganta en pli sudorienta Arizono en Usono kaj ĝi reproduktiĝis tie. Tiu teritorio inkludas parton de la regiono de la madreaj arbarinsuloj en sudorienta Arizono, sudokcidenta Nov-Meksiko, kaj norda Sonoro.

Ĝi estas loĝanto de mezaj al supraj niveloj de pinkverkarbaroj, plej ofte ĉe riveroj. Ili nestumas 5–9 m alte en nekovrita malprofunda arbotruo, kutime ĉe malnova truo de pego. Nestojn oni observis en pino, abio, acero kaj poploj. Se la truo estas tro mallarĝa, ili uzas la bekon por elfosi iome en la putrinta ligno de la muroj por malgrandigi la neston.

Diferenciloj[redakti | redakti fonton]

La kecaloj diferencas el tipaj amerikaj trogonoj pro havi brilegajn flugilkovrilojn, malpli ekstensan kunfandiĝo inter la du antaŭaj fingroj de la heterodaktila piedo, larĝaj vostoj kun distingaj konveksaj (pli ol rektaj aŭ konkavaj) flankoj, kaj ovoj kun helbluaj ŝeloj. Ili mezaveraĝe estas pli grandaj ol la tipaj trogonoj, kaj la ovoj kaj idoj disvolviĝas pli malrapide. La Orelkecalo disvolviĝas pli malrapide. La Orelkecalo estas verŝajne praformo, kiu malhavas la impresan longan brilegan supravoston kaj flugilkovrilojn de la membroj de la genro Pharomachrus (inkludante la kecalon).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La korpolongo de tiu specio estas 33–36 cm. Ambaŭ seksoj havas brilverdajn dorsojn, brilmalhelbluajn centrajn vostoplumojn, dum la eksteraj vostoplumoj estas ĉefe blankaj kun fina nigra strio ĉebaze (foje parte striita blankonigre ĉe inoj). La beko estas grizeca kun iome pli malhela parto pinte. Maskla plenkreskulo havas nigrecan kapon, brilverdan bruston, kaj geraniruĝajn ventron kaj subvostajn kovrilojn. Ina plenkreskulo havas grizajn kapon, bruston kaj supran vemtron kaj malpli ekstensan (kvankam same brilan) ruĝon en malsupra ventro. Ambaŭ seksoj montras la etajn harecajn orellokajn plumojn, kiuj nomigas la specion, kvankam tiuj estas malfacile videblaj en naturo. Kaj kapo kaj beko ŝajnas malgrandaj kaj mallarĝaj kompare kun tiuj de la tipaj trogonoj.

La kanto de la masklo estas serio de fajfaj notoj plilaŭtiĝantaj. La alvokoj inkludas mallaŭtajn plilaŭtiĝantajn kriojn, laŭtan krion finanta per akra "ĉuk," kaj stridan kokokanton faritan ĉefe dumfluge.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Orelkecalo manĝas insektojn, etajn vertebrulojn, kaj frukton, inkludante la verukecajn ruĝajn fruktojn de arbutoj. Raŭpoj, tineoj, akridoj, cikadoj, etaj lacertoj, kaj aliaj predoj utilas por manĝigi la idaron. Kiel aliaj trogonoj, la orelkecalo ofte plukas predojn kaj fruktojn dum ŝvebado.

Oni observis, ke membroj de tiu ĉi specio malamas grandajn areojn de tre videbla koloro ĉe homaj observantoj (negativaj kromotropikaj respondoj), inkludante blankon, ruĝan, oranĝaon kaj bluon (Williamson 1992 Arkivigite je 2007-12-11 per la retarkivo Wayback Machine). Tio sugestas, ke la hipotezo pri specifido (Gutzwiller kaj Marcum 1993[rompita ligilo]), kiu asertas, ke birdoj emas esti allogitaj de la koloroj kiuj kongruas kun tiuj trovataj en sia specio kaj mallogitaj de tiuj kiuj ne troviĝas ĉe ili, ne povas esti aplikitaj al la Orelkecalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]