Orelvermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orelvermo estas trudiĝema peco de muziko kiu daŭre ripetiĝas en la menso de persono post kiam ĝi estas ne plu ludata.[1] Frazoj uzitaj por priskribi la koncepton de orelvermo estas "muzikimagaĵara ripetado" kaj "nevola muzikimagaĵaro".[2][3]

La vorto orelvermo estas tradukoprunto de la germana Ohrwurm, kiu havis ĉi tiun signifon ekde la mezo de la 20-a jarcento.[4]

Tiu koncepto estas ligata al la kredo en kelkaj antikvaj kulturoj, ke vermo povas eniri en la oreltruon de persono, kiam tiu dormas kampare, kaj povas trapasi la cerbon por eliri tra la mala orelo: tio rezultus en frenezeco de la suferanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]