Orera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orera
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50331
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 29′ U (mapo)41.2986902-1.4794652Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 736 m [+]
Areo 19,823812 km² ( 198 2.3 812 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orera (Provinco Zaragozo)
Orera (Provinco Zaragozo)
DEC
Orera
Orera
Situo de Orera
Orera (Hispanio)
Orera (Hispanio)
DEC
Orera
Orera
Situo de Orera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orera [+]
vdr

Orera [oREra] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Orera estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Belmonte de Gracián norde kaj Ruesca sude, Codos oriente kaj Sediles okcidente.

La loĝloko Orera mem estas je 94 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 18 km de Calatayud, sur 764 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles iom oriente de la fluejo mem de la rivero.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksimaj loĝlokoj estas Ruesca kaj Mara.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mudeĥara sonorilturo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Orera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 116 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo de Sankta Jakobo kun mudeĥara sonorilturo, ermiteĵo de Sankta Ana kiel elstara rigardejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]