Orfejo de Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La iama orfejo; maldekstre la strateto kiu kondukas al Neutor-turo.
Al tiu domo en Rosen-strato nr. 50 translokitis la orfejo poste.

La Orfejo de Arnstadt (germane: Waisenhaus) estas domo en la urbocentro de Arnstadt, kontraŭe al la Bazlernejo Johann Sebastian Bach, (Am Plan nr. 2). En ĝia posta parto troviĝas la Arkivo urba kaj distrikta Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

De 1731-43 estis flegitaj la orfoj de la urbo en flanka ejo de la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo. Por la starigo de orfejo princo Christian Günther la 3-a (1758-94) organizis monkolekton en la tuta lando.

En 1764 onmi por mallonga tempo remalfermis la provizoran pororfajn ĉambrojn en la Georgo-hospitalo antaŭ la solena malfermo de la nova orfejo en la 24-a de novembro 1766 en la eksa domo de la Gleichen-grafoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la malsupraj etaĝo troviĝis la labor- kaj instruigĉambroj kaj loĝejo por la prizorgantino. En la dua etaĝo estis la kapelo kaj la loĝejo de la domprizorganto. Subtegmente estis bone ekipita dormitorio de la orfoj. La flanka ejo havis i.a. la loĝejojn por la vidvinoj, la animzorgantoj kaj la instruistoj.

En la 18-a jc estis surloke ankaŭ presejo (i.a. por la lokaj gazeto Arnstädter Nachrichten) kaj eldonejo (Verlag des Fürstlichen Waisenhauses).

Novaj utiligoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1821 parto de la orfejo uzitis kiel frenezulejo. En 1822 oni preferis peti riĉajn familiojn en Arnstadt gastigi la orfojn kaj rezignis pri centrigo de la loĝado de orfoj.

Sude estis granda salonego kie de 1819-81 troviĝis (sub nefavoraj kondiĉoj) la pupo-kolekto Mon plaisir.

Post la nuligo de la orfejo, la teretaĝo rezervitis por la ĝenerala lernejo kaj (parto) por gimnazio, kiu antaŭe troviĝis ĉe la Franciskana kirko. Post la transloko de la gimnazio al Prinzenhof en 1879, la eksa orfejo pretis ekskluzive por la reallernejo. La frenezulejo, kiu estis longtempe en la alo laŭlonge de Neutor-strateto finfine malfondiĝis. La malsanuloj senditis al modernaj institutoj (ekz. al Jena).

Superrigardo pri utiligoj disde la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La orfejo havis tre diversajn etapojn utiliĝajn:

  • 1808-1814: soldathospitalo dum la Napoleonaj militoj
  • 1816: subtegmentejo iĝas loĝejoj por vidvinoj
  • 1822: la orfoj forlasas la hejmon kaj loĝigatas ĉe individuajn familiojn; la ejo iĝas Knaba burĝa lernejo (Knabenbürgerschule)
  • 1842: la Knaba burĝa lernejo translokatas
  • 1860-1912: Duka lernejo nehumanisma en la teretaĝo (Fürstliche Realschule)
  • 1864-1878: Duka gimnazio (Fürstliches Gymnasium) en la supera etaĝo kun loĝejo por la lernejestro
  • 1890-1895: novkonstruo de la brika apuda alo kaj de la gimnastikejo
  • 1914-1916: alikonstruo je Metilernejo plukleriga (Gewerbliche Fortbildungsschule)
  • 1925-1945: ludonoj por diversaj organizoj (1930: hejmo por senhejmuloj; 19104-1945: Urba komerca lernejokun du popollernejaj branĉoj)
  • 1945-1953: forigo de la militaj damaĝoj kaj repreno fare de la metilernejanoj
  • ekde 1970: kadukiĝo rapida kaj ekspertizfarado pri malkonstruo
  • 1982: la ejo iĝas monumenta protektidaĵo
  • 2000-2003: restaŭradlaboroj kaj preparo por administracia uzo (ekz. oficejo pri konstruado urba, arĥivejo urba kaj distrikta)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]