Orfeu Negro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orfeu Negro
filmo
Originala titolo Orfeu Negro, Orphée Noire, Black Orpheus
Originala lingvo portugala lingvo
Kina aperdato 12 jun. 1959, 1959
Ĝenro fantasta filmo, muzika filmo, amafera filmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Jean Bourgoin
Reĝisoro(j) Marcel Camus
Produktisto(j) Sacha Gordine
Scenaro Vinicius de Moraes • Jacques Viot • Marcel Camus
Filmita en Rio-de-Ĵanejro
Loko de rakonto Rio-de-Ĵanejro
Muziko de Luiz Bonfá • Tom Jobim
Rolantoj Breno Mello • Marpessa Dawn • Léa Garcia • Adhemar da Silva • Cartola • Marcel Camus
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
Honorigoj Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmoOra Palmo
IMDb
vdr

Orfeu Negro [eo: Nigra Orfeo] estas filmo el la jaro 1959, kiu translokas la antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico en la estantecon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. Reĝisoris Marcel Camus. La franca-brazila kunproduktaĵo baziĝas sur la dramo Orfeu do Carnaval[1] de Vinícius de Moraes, kiu unuafoje surscenejiĝis en 1956. Tiu filmo ege kontribuis al la tutmonda popularigo de la Muziko Populara Brazila.

Agado[redakti | redakti fonton]

Euridice, knabino de la kamparo, forlasas la pramon kaj atingas Leme, kvartalo de Rio-de-Ĵanejro. Tie ŝi renkontas dum la vigleco de la karnavalaj preparoj la tramkonduktoron Orfeu,[2] kiu deĵoras ĉe Linio 49 al Morro[3] de Babilonia. Li flirtas kun Euridice. Ĉe la fina stacio ŝi informiĝas je Hermes, administranto de la tramdeponejo, kiel ŝi povas atingis Babilonian, favelo[4] sur la monteto, kie loĝas ŝia kuzino Serafina.

Orfeu estas gefianĉiĝinta kun temperamenta Mira. Ili publikigas sian geedziĝovolon. La edzigisto spritetas, je la ĉagreniĝo de Mira, ke iu Orfeu geedziĝu kun Eŭridika. Anstataŭ aĉeti donacon por la fianĉino, Orfeu elaĉetas je la garantipruntisto sian gitaron, ĉar li estas muzikisto de sambalernejo en Babilonia, kiu sin preparas por la strata karnavalo. Al ĉi tiu grupo ankaŭ apartenas Serafina, najbarino de Orfeu.

Serafina atendas la revenon de sia amanto, fermitkapa ŝipisto Chico. La seniluziiĝo, ke, anstataŭ li, aperas kuzino Euridice, ne daŭras longe. Serafina konsilas al Euridice, partopreni karnavalon. Je la preparoj por tio Orfeu kaj Euridice renkontiĝas duan fojon.

Orfeu ludas majstrece la gitaron. La knaboj Zeca kaj Benedito admiras lian gitaradon kaj kredas, ke li per sia muziko povas igi la sunon leviĝi. Ankaŭ Euridice estas ravita de la muzikado de Orfeu. Ili enamiĝas unu al la alia. Serafina, enamiĝinta en Chico (kiu finfine alvenis), tre baldaŭ rimarkas la korinklinon de ambaŭ. Ŝi transcedas al Euridice la orkoloran kostumon, kiun ŝi estas kudrinta por si mem, kaj zorgas por tio, ke Euridice konservas sian inkogniton. Komence nur Orfeu scias, kiu surhavas la kostumon de Serafina.

Dum la provvestado aperas la „Morto“, viro kostumita kiel morto,[5] insidas je Euridice.[6] De li ŝi estas fuĝinta el sia hejmvilaĝo. Euridice rekonas lin kaj fuĝas panike. Orfeu ĉasas la malmolnukan persekutanton, prete al duelo per tranĉilo, kaj pelas lin al fuĝo. Orfeu kaj Euridice pasigas la nokton kune.

Du homoj malkaŝas la inkogniton de Euridice: Mira kaj „Morto“. Dum la granda karnavala procesio la fianĉino de Orfeu provokas kverelojn kun Euridice. Kiam ĵaluza Mira perforte atakas ŝin, „Morto“ intervenas kaj ĉesigas la atakon kontraŭ la virino, kiun li mem persekutas pro ofendita amo. Euridice sukcesas sin savi. Ŝi fuĝas al Hermes[7] en la tramdeponejon. Orfeu sekvas ŝin, por ŝin protekti. „Morto“ elspuras ŝin. Euridice provas kaŝi sin. Ŝi grimpas sur la tegmenton de tramo kaj sin firmtenas ĉe la supertraka kontakta lineo. Tiun momenton Orfeu atingas la deponejon kaj enŝaltas la elektron, por lumigi ĝin. Euridice mortas pro elektra ŝoko.[8]

Ambulanco forportas Euridice-n („Morto“ kunveturas). Orfeu ne scias, kien ŝi estas portita, kaj serĉas ŝin en akcidentostacioj kaj malsanulejoj. Maljunulo en oficejodomo, kiu loĝigas ankaŭ la perdiĝinto-oficejon, donas al li la konsilon, informiĝi pri ŝi ĉe makumboparoĥo ( sinkretisma religia komunumo), kaj havigas al li la aliron.

La kredantoj sin dancas trancen. Maljunulino parolas per la voĉo de Euridices. Orfeu sin turnas al ŝi, ekkonas la eraron kaj forlasas malespere la kultejon. Hermes trovas Orfeu-n kuŝantan senforta ĉe la strato. La deponejestro deklaras, ke li plenumis ĉiujn formalaĵojn, kiuj permesas al Orfeu, forporti hejmen la kadavron de la amatino el la mortintejo.

Orfeu portas Euridicen frumatene tra Rio-de-Ĵanejro supren al Babilonia. Tie Mira atendas sian fianĉon, kiu laŭŝajne portas la vivantan amatinon en siaj brakoj. Furioze por ĵaluzo ŝi ĵetas ŝtonon al li, kiu trafas lin ĉe la kapo, tiel ke li perdas sian stabilecon kaj defalas kun la kadavro de Euridice de sur krutodeklivo.[9] Orfeu mortas. La lancoformaj folioj de agavo kaptas la mortintajn geamantojn.[10]

La fino montras, kiel Benedito, kiu estas heredinta la gitaron de Orfeu, "igas la sunon leviĝi". La amikineto dancas je liaj studaĵoj kaj deklaras lin nova Orfeu: la historio de Orfeo kaj Eŭridika komenciĝas denove.

Fonaĵoj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis farata plejparte kun afrik-brazilaj neprofesiaj aktoroj, el kiuj kelkaj en Brazilo jam estis konataj, ekzemple kiel piedpilkoludisto Breno Mello de la asocio Santos FC aŭ kiel malpezatleto. En 2005 aperis la dokumenta filmo Recherche d'Orfeu Negro de René Letzgus kaj Bernard Tournois. La filmo, kiu entenas intervjuojn kun Breno Mello, estis prezentata en Cannes.

La filmmuziko de Antônio Carlos Jobim kaj Luiz Bonfá prezentis jam kelkajn klasikaĵojn de bosanovo, ekzemple A Felicidade kaj Manhã de Carnaval. Krom tio estas aŭdeblaj tradiciaj ritmoj kaj kantoj de sambo. En 1999 aperis sub la titolo Orfeu reproduktaĵo, kies filmmuziko devenas de la brazila komponisto kaj kantaŭtoro Caetano Veloso.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis distingata per la Ora Palmo dum la Festivalo de Cannes en 1959, same kiel en 1960 per la Premio Oskaro kiel „plej bona eksterusona filmo“ kaj per la Premio Ora Globo kiel Plej bona fremdlingva filmo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hardy Fredricksmeyer: Black Orpheus, Myth and Ritual: A Morphological Reading. En: International Journal of the Classical Tradition. Vol. 14, n-ro. 1/2, someron de 2007, pj. 148–175.
  • Rahul Hamid: Orfeu Negro (1959). En: Steven Jay Schneider (eldoninto): 1001 Filme. Edition Olms, Zuriko 2004, ISBN 3-283-00497-8, p. 366.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teatro. Orfeu da Conceição. Tragédia carioca em três atos. Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (originala teksto de la tri-aktaĵo)
  2. ankaŭ Orfeo; ĉi-filme oni uzas la portugalajn nomojn
  3. portugale: monteto, mizerkabanejo
  4. Armenviertel
  5. en la mitaro Aristeo, kiu persekutas Eŭridikan
  6. en la filmorecenzo ofte estas asertata, li volas mortigi Euridice-n, sed por tio la filmo ne donas klaran pruvon
  7. ne nur diomesaĝisto, sed ankaŭ animgvidanto de la Hadeso
  8. en la mito Eŭridika mortas dum la fuĝo de Aristeo ro serpentomordo – en la filmo pro la „mordo“ de terkonektita alttensia kondukilo
  9. en la mito la menadoj lin ŝtonumas morten
  10. en la mitaro Eŭridico estas arbo-nimfo