Orfrunta konuro
Ĉe termitejo en Minas Gerais, Brazilo
| ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Eupsittula aurea (Gmelin, JF, 1788)[1] | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Proksimuma arealo
| ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Orfrunta konuro (Eupsittula aurea) sed ankaŭ persikfrunta aratingo aŭ persikfrunta konuro estas specio de birdoj en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj.[3] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, Peruo, kaj Surinamo.[4]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Orfruntan konuron formale priskribis en 1788 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus aurius.[5][6] Gmelin bazis sian priskribon en pli fruaj publikaĵoj. En 1758 la angla natursciencisto George Edwards estis priskribinta kaj ilustrinta la specion kun la anglalingva nomo "golden-crowned parakeet" (orkrona papago).[7] La Orfrunta konuro estas nun unu el kvin papagoj metitaj en la genron Eupsittula, kiun enkondukis en 1853 la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[8] La genronomo kombinas la prefikson de antikva greka eu kun la signifo "bona" kun la Latina vorto psittula kun la signifo "papageto". La specia epiteto aurea estas Latina kun la signifo "ora".[9] La specio estas monotipa; ne oni agnoskis subspeciojn.[3]

Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Orfrunta papago estas 23 ĝis 28 cm longa kaj pezas 74 ĝis 94 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas persikkolorajn frunton (la "antaŭan") kaj antaŭkronon; ilia malantaŭa krono estas senbrile blua. Nuda flava haŭto ĉirkaŭas iliajn okulojn. Ilia nuko, supraj partoj kaj vosto estas senbrile verdaj. Iliaj vangoj kaj gorĝo estas palolivecaj brunaj, kiuj transiras tra ilia brusto kaj ventro al verdetflava pugo kaj subvostaj kovriloj. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj supre kaj flavverdaj malsupre, kun verdetbluaj flugilplumoj. Nematuraj birdoj similas al plenkreskuloj, sed havas malpli oranĝan kaj bluan kolorojn sur sia kapo.[10][11]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Orfrunta konuro troviĝas de ekstrema suda Surinamo suden tra plejparto de la orienta duono de Brazilo ĝis orienta Bolivio, pleja sudorienta Peruo, centra kaj orienta Paragvajo, kaj iomete en nordorientan Argentinon. Ĝi loĝas en diversaj pejzaĝoj de duonmalfermaj ĝis arbaraj, inkluzive de palmoplantejoj de Mauritia, cerado, galeria arbaro, campo rupestre (savansimila herbejo kun arbedoj kaj disaj arboj), kaj urbaj areoj.[10][11]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Movoj
[redakti | redakti fonton]La Orfrunta konuro ŝajne faras lokajn movojn laŭ la havebleco de manĝaĵo, sed ne havas regulan movpadronon.[10]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Orfrunta papago multe manĝas surgrunde. Ĝia ĉefa manĝaĵo estas semoj de vasta gamo da plantoj; ĝi ankaŭ manĝas termitojn kaj insektajn larvojn. Ĝi manĝas en agrikulturaj kampoj, kaj antaŭ rikolto kaj por kolekti post rikolto.[10]

Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La Orfrunta konuro reproduktiĝas en junio kaj julio en Peruo kaj inter septembro kaj decembro en centra Brazilo; ĝia sezono aliloke ne estas difinita. Ĝi tipe elfosas sian neston en termitejo, kaj surgrunde kaj en arboj. La ovodemetado estas de du ĝis kvar ovoj. En kaptiteco la kovado estas de 23 tagoj kaj elnestiĝo okazas 48 tagojn post eloviĝo.[10]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, JF, 1788. Psittacus aureus (protonym). Systema Naturae, ed. 13, vol. 1, part 1. BHL
- ↑ BirdLife International (2016). “Peach-fronted Parakeet Eupsittula aurea”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685742A93084808. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685742A93084808.en. Alirita 15a de Marto 2023..
- ↑ 3,0 3,1 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 27a de Marto 2022 .
- ↑ Edwards, George. (1758) Gleanings of Natural History, Exhibiting Figures of Quadrupeds, Birds, Insects, Plants &c 1. London: Printed for the author.
- ↑ (1853) “Notes sur les collections rapportées en 1853, par M. A. Delattre”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 37, p. 806–810 [807].
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 153 kaj 61. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 Collar, N. kaj P. F. D. Boesman (2020). Peach-fronted Parakeet (Eupsittula aurea), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 15an de Marto, 2023
- ↑ 11,0 11,1 van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 124–125. ISBN 978-0-19-530155-7.
- Juniper, T.. (1998) A Guide to the Parrots of the World. East Sussex: Pica Press. ISBN 1-873403-40-2.
- Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



