Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroŝtatoj de la Iberamerika Organizo

La Organizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, la Scienco kaj la Kulturo hispane Organización de Estados Iberoamericanos para la Educación, la Ciencia y la Cultura kaj portugale Organização dos Estados Ibero-americanos para Educação, Ciência e Cultura estas organismo por interregistara kunlaborado fondita en majo 1985, anstataŭanta la Oficejon pri Iberamerika Edukado. Ĝia sidejo troviĝas en Madrido, Hispanio. Ĝenerale oni mallongigas la nomon al Organizo de Iberamerikaj Ŝtatoj.

Al tiu ĉi internacia organizaĵo apartenas Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Hispanio, Gvatemalo, Ekvatora Gvineo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo. Ekde 1991, ĝiaj du oficialaj lingvoj estas kaj la hispana (parolata en la plimulto de la membroŝtatoj) kaj la portugala (Portugalio kaj Brazilo).

La iberamerika organizo okupiĝas pri la edukado, scienco, teknologio kaj la kulturo. Promocii la kunlaboradon, interŝanĝojn, evoluon, disvastigadon kaj komunikadon inter la membroŝtatoj. Ankaŭ ĝi promocias la studadon kaj diskonigadon kaj de la hispana kaj de la portugala lingvoj.

Eksteraj ligiloj