Organizaĵo por Liberigo de Palestino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palestino > Palestinaj politikaj organizoj > Organizaĵo por Liberigo de Palestino


La emblemo de la PLO kun la Flago de Palestino

Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP, origine منظمة لتحرير فلسطين) estas asocio kiu gvidis dum la lastaj jardekoj la lukton por la sendependiĝo de Palestino. Kreita en 1964, de 1969 ĝis 2004 ĝi estis estrata de Jaser Arafat.

La Organizaĵo estis fondita kun la apogo de la Araba Ligo, por reprezenti la palestinan popolon, kun la instigo de la egipta prezidento Nasser. Ĝin fondis 422 gravuloj — entreprenistoj, reprezentantoj de la rifuĝkampoj, de aliaj asocioj —, kaj estis komence prezidata de Ahmed Shuqeiri.

Post la Sestaga milito, la malprestiĝo de la arabaj landoj kondukis al plifortigo de la asocio, kiu baldaŭ estis regata de la partio Al Fatah, estrata de Arafat, kiu en 1969 fariĝis ĉefa gvidanto.

La OLP fariĝis kvazaŭ-registaro, kun tre diversaj servoj, sekureca, milita, informa, de eksteraj rilatoj, kaj je la 14-a de oktobro de 1974, ĝi estis agnoskita de la Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel reprezentanto de la palestina popolo kaj ricevis oficialan statuson.

En 1988, la OLP agnoskis la ŝtaton de Israelo kaj oficiale forlasis la uzon de la perforto. Post la interkonsentoj kun Israelo, kaj la kreado de la Palestina Aŭtonomio, la OLP fariĝis la bazo de la palestina registaro depost 1993.

La nuna prezidanto de la organizaĵo estas Maĥmud Abbas

Vidu ankaŭ