Organizaĵo por helpado
Helporganizo estas organizaĵo, kies celo estas helpi homojn aŭ bestojn aŭ protekti materiajn havaĵojn, kiel ekzemple kulturajn havaĵojn, kiuj aparte meritas protekton.
Humanitaraj helpaj organizaĵoj fokusiĝas al helpado al homoj. La du plej grandaj specoj de humanitaraj helpaj organizaĵoj estas evoluhelpaj organizaĵoj kaj krizhelpaj organizaĵoj.
Ambaŭ organizaj formoj havas duoblan avantaĝon. Unue, ĉi tiuj organizoj trejnas siajn membrojn (ofte nomatajn krizrespondantoj) pri mem-efikeco. Due, ili rajtigas siajn membrojn provizi tujan helpon al aliaj en eksterordinaraj, ofte superfortaj, situacioj.
Helpagentejo estas organizaĵo dediĉita al distribuado de tio, kio nomiĝas nemilita eksterlanda helpo. Ekzistas multaj helporganizaĵoj en la mondo, kelkaj registaraj kiel ekzemple AusAID (Aŭstralio) [1], USAID (Usono) [2], Department for International Development (Unuiĝinta Reĝlando) —DFID pro ĝia akronimo en la angla—, AECID (Hispanio) [3], EuropeAid (Eŭropa Unio) [4], ECHO (Eŭropa Unio) [5], ktp., aliaj interregistaraj kiel ekzemple UNDP, kaj aliaj privataj (Neregistaraj Organizaĵoj, NROoj) kiel ekzemple ActionAid, Ducere Foundation, Oxfam aŭ World Vision. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas la plej malnova humanitara organizaĵo kaj la sola mandatita per internacia traktato por konservi la Konvenciojn de Ĝenevo.
Helpo povas esti esence dividita en du kategoriojn: (1) humanitara helpo (krizhelpo reage al, ekzemple, natura katastrofo), kaj (2) evolukunlaboro (aŭ eksterlanda helpo), kiu celas helpi evolulandojn atingi longdaŭran daŭrigeblan ekonomian kreskon kun la celo redukti malriĉecon. Kelkaj helpagentejoj traktas ambaŭ aspektojn aŭ kategoriojn, kiel ekzemple EcoCARE Pacific Trust aŭ ADRA), dum aliaj agentejoj estas pli specialigitaj, kiel ekzemple la Ruĝa Kruco pri humanitara helpo, aŭ la UNDP pri evoluhelpo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Australian Government / Aid, sitio digital 'Aid / Department of Foreing Affairs and Trade / Australian Government'.
- ↑ USAID, sitio oficial.
- ↑ Agencia Española de Cooperación Internacional para el Desarrollo (AECID), sitio digital oficial.
- ↑ Humanitarian Aid and Civil Protection, sitio digital 'Europa.eu'.
- ↑ Dirección General de Ayuda Humanitaria y Protección Civil - ECHO, sitio digital 'Europa.eu'.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fremdaj Rilatoj kaj Internacia Helpo rimedoj de Universitato de Kolorado–Boulder
- AidData - reta portalo por informo pri evolua helpo, inkluzive datumaron de helpaj aktivecoj financitaj de donacantoj tutmonde
- EuropeAid Kunlabora Oficejo
- OEKD Evoluado kun-operacia Administrejo (DAC)
- Fremdlanda Helpo ĉe Brookings Institucio
- Kiel Manĝaĵa Helpo funkcias.
- Fremdlandaj helpaj projektoj 1955-2010