Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
| Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| interregistara organizaĵo | |||||
| Komenco | 1973 KSKE, 1995 OSKE | ||||
| Antaŭe | Helsinka Interkonsento vd | ||||
| Geografia situo | 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.20624277690916.365280425091Koordinatoj: 48° 12′ 22″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo) | ||||
Landoj membroj de la OSKE.
| |||||
| Lando(j) | Aŭstrio vd | ||||
| Sidejo | palaco Pálffy, Hofburgo, Vieno | ||||
| Adreso | Wallnerstrasse 6, 1010 Vienna, Austria | ||||
|
| |||||
| Tipo | internacia organizaĵo | ||||
| Lingvoj |
rusa lingvo | ||||
| |||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)[1] estas la plej granda regiona internacia organizaĵo por sekureco, jurŝtato kaj demokratio, kaj ankaŭ por homaj rajtoj kaj rajtoj de malplimultoj. Ĝi naskiĝis el la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE) okazinta en Helsinko (Finnlando) en 1975 kaj nuntempe ĝi konsistas el 56 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko (Kanado kaj Usono). Ĝi estas agnoskata kiel regiona organismo laŭ la 8-a Ĉapitro de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La prezidado en 2010 estis ekzercata de Kazaĥio, sekvata de Litovio en 2011, Irlando en 2012, Ukraino en 2013, Svislando en 2014, Pollando en 2022, Nord-Makedonio en 2023, Malto en 2024 kaj Finnlando en 2025.
La ĉefa celo de la organizaĵo estas solvo de eblaj konfliktoj, preventado de ili, mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj. Inter la aliaj konfliktoj, pri kiuj zorgas OSKE iame estis la situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio, la eksa aŭtonomio de sovetia Kartvelio. kaj nuntempe kun Ĉednestrio.
Dum la krizo en Ukrainio kaj interalie en Krimeo en 2014 ludis gravan rolon Didier Burkhalter prezidanto de la Federacia Konsilio de Svislando kaj gvidanto de OSKE dum tiu jaro.
La Parlamenta Asembleo de OSKE (akronime OSKEPA) estas institucio de la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ tiel ekz-e ĉe Monato (gazeto), [1]



