Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) estis internacia societo, kiu okupiĝis pri la organizado de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK), kiuj okazis ekde 1988. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estis limigita al cent kvindek; ofte kunvenis ĉirkaŭ cent homoj.
OSIEK tiel daŭrigis la organizadon de Internaciaj Konferencoj, kiujn ĝis 1987 organizis la Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna post la hamburgaj eventoj en 1974.
OSIEK-premio[redakti | redakti fonton]
OSIEK ekde 1990 atribuis al kulture gravaj verkoj la OSIEK-premion kaj eldonis literaturan monatan revuon La Gazeto.