Organizisto (arto kaj sporto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Organizisto sur la kampo de artoj aŭ sporto estas persono, kiu kiel jurnegoca reprezentanto de artistoj, muzikistojsportistoj kutime okupiĝas pri ties organizaj, negocaj kaj juraj afero (ekz. kontraktaferoj), por ke la artisto resp. sportisto tutplene povu koncentri sin sur sia ĉefa aktiveco.

La profesia tasko[redakti | redakti fonton]

En oposportaj ĝenroj ili estas makleristo aŭ konsultantoj de ludantoj. Plejofte li ricevas kiel rekompenso laŭkontraktan fiksan salajron kiel honorario aŭ partoprenas elcente je la tantiemoj kaj monenspezoj de la artisto resp. sportisto.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la muziknegoco nuntempe plejparte estas kutime, ke artistoj, jen precipe ofte junaj muzikistoj kiel novuloj, estas per laborkontrakto nure dungitoj de la organizisto kaj ricevas de ĉi tiu nur pli malpli adekvatan salajron, tamen ne ricevas parton de aldonaj (foje eĉ konsiderindaj) tantiemoj kaj monenspezoj el sia arta laboro. Ne malofte organizistoj elektas junajn talentulojn en tiel nomataj elektoto-kunvenoj el grupo de pluraj kandidatoj kaj ofte katenas ilin kutime per malfavoraj kontraktoj al si. Krome en ĉi tiaj kazoj organizisto regule ankaŭ estas tenanto de ĉiuj nomaj, licencaj kaj uzaj rajtoj el arta laboro, ne tamen la artisto mem.

Al la taskoj de ordinara organizisto apartenas aparte la negocado de diskokontraktoj kaj koncerthonorarioj same kiel la konsilado de la artisto je demandoj pri surmerkatigo kaj la kunordigo de datoj.

Komisipagoj de 20-elcenta kvoto de la artistaj enspezoj estas kutimaj.[1]. Multaj junaj artistoj pro tio sin surmerkatigas mem, uzante la interreton.[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Musiker-Guide, Berlin 1999, p. 106ff
  2. Crashkurs Musikmanagement, Bergkirchen 2006, p. 9ss