Oriana Fallaci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oriana FALLACI)
Oriana Fallaci
Oriana Fallaci, 1987
Oriana Fallaci, 1987
Persona informo
Oriana Fallaci
Naskiĝo 29-an de junio 1929 (1929-06-29)
en Florenco,  Italio
Morto 15-an de septembro 2006 (2006-09-15) (77-jaraĝa)
en Florenco,  Italio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Cimitero Evangelico agli Allori vd
Religio ateismo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Florenco • Liceo classico statale Galileo vd
Partio Partio de Agado vd
Familio
Gefratoj Neera Fallaci • Paola Fallaci vd
Edz(in)o
Amkunulo Alexandros Panagoulis vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • politikistoverkistoĵurnalistopartizano • teoriisto de konspiroj vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
Aktiva dum 1958– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oriana FALLACI [orjAna falAĉi] (naskiĝis la 24-an de julio 1929 [1] en Florenco, mortis la 15-an de septembro 2006 samloke) - itala ĵurnalistino kaj verkistino, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj, unu el la plej konataj ĵurnalistinoj en la 20-a jarcento. Kiel milita raportistino ŝi partoprenis ĉiujn armitajn konfliktojn de Vjetnamio ĝis la Proksima Oriento. Dum la lastaj jaroj de ŝia vivo interesiĝo pri ŝia persono denove kreskis pro ŝia radikala kritiko de islamo, precipe la nuntempa.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La junaĝo de Fallaci estis forte influata de la itala faŝismo kaj de ŝia kontraŭfaŝisma patro Edoardo Fallaci, kiu estis rezistulo.

Kiel ĵurnalisto Fallaci raportis pri la Vjetnama milito. Siajn spertojn ŝi en 1969 publikigis en formo de taglibro sub la titolo "Ni, anĝeloj kaj bestioj". En la postaj jaroj ŝi konatiĝis per siaj libroj "Leteroj al infano neniam naskita" (imagaj mesaĝoj al sia enutera bebo, kiun ŝi poste perdis), "Viro", "Inŝala" (pri la interna milito en Bejruto) kaj aliaj.

Fallaci plejparte vivis en Novjorko. Post la tieaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 kontraŭ World Trade Center ŝi publikigis en la plej legata ĵurnalo Corriere della Sera eseon pri la eventoj, kiu aperis libroforme sub la titolo "Furiozo kaj fiero" (La Rabbia e L'Orgoglio). Ĝi tezas, ke la kristana okcidento per sia liberaleco al islamo kreis la islaman fundamentismon. Sian kritikon ŝi direktas ne nur al fundamentismo, sed al islamo ĝenerale, kiun ŝi komparas al faŝismo, sub kiu ŝi suferis kiel infano.

Ŝia lasta libro "La povo de la racio" defendas la tezon, ke la povo de la okcidenta racio povas esti la esperiga faktoro kontraŭ islamigo de Eŭropo.

La 15-an de septembro 2006 ŝi mortis pro pulma kancero.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • I sette peccati di Hollywood (angle: The Seven Sins of Hollywood), 1958
  • Interview with History, 1974
  • Lettera a un bambino mai nato (Letero al nenaskita infano), 1975
  • A Man, 1976
  • Inshallah, 1990
  • La rabbia e l'orgoglio (Furiozo kaj fiero), 2001
  • La Forza della Ragione (La povo de la racio), 2004
  • Intervista sé stessa – L'Apocalisse, 2005, pola eldono "Wywiad z sobą samą. Apokalipsa" (Intervjuo kun si mem. Apokalipso), Eldonejo Cyklady, 2005 ISBN 83-86859-98-9
  • Un cappello pieno di ciliegie, 2008 (postmorte), pola eldono "Kapelusz cały w czereśniach" (Ĉapelo tuta en ĉerizoj), Wydawnictwo Literackie 2012

Polemiko ĉirkaŭ Fallaci[redakti | redakti fonton]

Fallaci en Italio estis akuzita pro ofendo de religio, sed la grave malsana aŭtorino rifuzis aperi antaŭ la tribunalo kaj skribis ke la proceso estas "kazo, neakceptebla, nepardonebla kaj neallasebla".

En 2002 svisaj organizaĵoj (la Somala Asocio de Ĝenevo, SOS Racisme en Laŭzano) kaj unuopuloj komencis juran proceson kontraŭ ŝi, asertante, ke ŝia verko Furiozo kaj fiero entenas rasismon. En novembro 2002 svisa juĝisto eldonis aresto-rajtigilon pro rompo de artikoloj 261 kaj 261bis en la svisa krima kodo kaj petis la italan registaron aŭ transdoni ŝin al Svislando aŭ persekuti ŝin en itala tribunalo. Roberto Castelli, la itala ministro pri justico, rifuzis la peton dirante, ke la konstitucio de Italujo protektas esprimliberecon kaj tial ne eblas cedi al la peto pri transdono.[2]

Malgraŭ ke ŝi nomis sin "kristana ateisto"[3], papo Benedikto la 16-a donis al ŝi en 2005 privatan aŭdiencon en Castel Gandolfo. Multon el sia verkaro ŝi postlasis al la Papa Universitato de Laterano (Pontificia Universitas Lateranense).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La germana vikipedio indikas, ke ŝi naskiĝis la 29-an de junio 1930. La pola vikipedio indikas la 24-an de julio 1929.
  2. Les plaintes contre Oriana Fallaci en Suisse Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, Le Temps, 15/09/2006, france
  3. Phi Beta Cons en National Review Online, angle. Arkivita el la originalo je 2008-06-08. Alirita 2008-11-19.