Orient-Afrika Komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Africa-countries-EAC.svg

Orient-Afrika Komunumo estas doganunio formita de sep ŝtatoj de tiu mondoregiono en Orientafriko. Landoj en la Orient-Afrika Komunumo (OAK) estas (alfabete): Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ĝi fondiĝis en januaro 2001. La membroŝtatoj planas unuiĝi dum la venontaj jaroj, kreonte ununuran federacian ŝtaton, la Orientafrika Federacio.