Orient-ekspreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orient-Express)
Orient-ekspreso
inter-city rail • vagonara servo • luxury train • international train • servo de pasaĝervagonoj
Komenco 5-a de junio 1883 vd
Fino 14-a de decembro 2009 vd
Lando(j) Turkio vd
vdr
Orient-ekspreso 1883-1914
Orient-ekspreso (1888)
Veturilo de Orient-ekspreso en Buchs (2010)

Orient-ekspreso (france Orient-Express) estas la nomo de trajno, kiu iam ligis Parizon kaj Istanbulon.

La trajno ektrafikis en 1883 kaj iris, eĉ se unue helpe de pramo kaj ŝipo, de Parizo al Strasburgo, Munkeno, Vieno, Budapeŝto, Bukareŝto, Varno kaj Istanbulo. En la 1930-aj jaroj ĝi eĉ pluiris trans Bosporo ĝis Bagdado kaj Basra. Kvankam la servo devis esti interrompita dum la mondmilitoj, ĝi estis rekomencita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de luksa trajnveturado komenciĝis en 1864, kiam la enkondukema konstruisto de fervojoj George Mortimer Pullman, kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli avangarda ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.

En la 1870-aj jaroj la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en Britio iris en servadon, kaj je la unua fojo manĝoj estis servataj en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la Pullman Limited Express, ekfunkcis en 1881. Ĝi veturadis de Londono al Brighton kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.

Post nelonge, per kunigi trajnojn kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj Parizo.

Georges Nagelmackers, juna belga fervoj-entuziasmulo, ankaŭ komencis konstruigi luksajn vagonojn kaj laŭgrade faris por eŭropa fervoja veturado tion, kion Pullman faris por Britio. En 1881 Nagelmackers enkondukis la unuan restoracivagonon en kontinenta trajno.

Prezentinte litvagonojn kaj restoracivagonojn Nagelmackers fine povis plenumi sian revon, kaj la 4-an de oktobro 1883 la unua Orient-Ekspresa trajnservado estis inaŭgurita. La unua itinero etendiĝis de Parizo al Giurgiu (ĉe la Danubo en Rumanio), tra Strasburgo, Vieno, Budapeŝto kaj Bukareŝto.

Je la nova jarcento, la granda erao de fervoja veturado estis en plena fervoro. La Simplona Tunelo – longa je 20 km, do la plej longa de la mondo – estis konstruita en 1906 kaj mallongigis la vojaĝon de Parizo al Venecio. Post 1921 la Orient-Express sekvis etenditan Simplon-Orient-Ekspresan itineron al Istanbulo.

La 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis la apogeo de tiu ĉi legenda trajno. Fajnaj manĝoj, dekadenca kunularo kaj delikataj vinoj karakterizis tiun eraon de fervoja vojaĝado. Reĝuloj, famuloj, korteganoj kaj spionoj intermiksiĝis dum luksa veturado tra Eŭropo. Evidente pro tiu unika atmosfero Agatha Christie elektis la trajnon kiel scenejon por sia plej fama verko Murdo en la Orienta Ekspreso.

La Dua mondmilito finis ĉion. Pramservoj nuliĝis kaj translima vojaĝado iĝis neebla. Aviado iĝis pli rapida kaj malmultekosta ol fervojo. Kvankam la Orient-Express funkciis ĝis majo 1977, ĝia lasta veturo konsistis el nur unu litvagonaĉo kaj tri tagvagonoj.

La fabelan trajnon tamen savis la entreprenisto kaj fervoj-entuziasmulo James B. Sherwood. En 1977 li aĉetis du ĝiajn vagonojn ĉe aŭkcio de Sotheby’s en Montekarlo. Li bezonis kelkajn jarojn kaj 16 milionojn da usonaj dolaroj por trovi, aĉeti kaj restaŭri ĉirkaŭ 35 malnovajn litvagonojn, pulmanojn, kaj restoracivagonojn.

La legendo renaskiĝis la 25-an de majo 1982, kiam la Venice-Simplon-Orient-Express faris sian unuan vojaĝon de Londono al Venecio.

Hodiaŭ la brilaj vagonoj de la Venice-Simplon-Orient-Express plu transportas pasaĝerojn tra Eŭropo en unu el la plej romantikaj vojaĝoj de la mondo.

La mondo de la Orient-Express nun estas vere internacia kaj pasaĝeroj povas ĝui similan sperton ĉe la Eastern & Oriental Express en SE Azio kaj la Road to Mandalay en Birmo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

La diversaj fervojaj itineroj de la Orient-ekspreso tra la jaroj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]