Orienta Atiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
mapo de la regiona unuo orienta Atiko, malhelruĝe akcentita

Orienta Atiko estas unu el ok regionaj unuoj de la grekia administra regiono Atiko. La administra centro de la unuo estas la urbo Palini. La areo de la unuo, kiu ampleksas 1512 kvadratajn kilometrojn, kovras kaj la orientan parton de la urbara zono de Ateno, kaj la malurban kaj agrikulturan areon oriente de ĝi. En la distrikto dum 2001 vivis proksimume 404.000 loĝantoj.

Sur la teritorio de Orienta Atiko inter alie situas la historia loko Maratono (Μαραθώνας), laŭ kiu baptiĝis sporta fako. Ankaŭ la loko Gramatiko (Γραμματικό) nerekte eniris la vortaron de Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]