Orienta Azio
Orienta Azio estas parto de Azio, ĉe la bordoj de Pacifiko, en modera, subtropika kaj tropika zonoj inter 20–60° (norda latitudo). Karakterizatas per montara reliefo kun vastegaj ebenaĵoj. Klimato — musona. Natura plantaro en nordo estas larĝfolia kaj miksa arbararo, en sudo — subtropika kaj tropika. La regiono inkluzivas orientajn partojn de Rusio, Mongolion, Ĉinion, Japanion, Nord-Koreion, Sud-Koreion kaj Vjetnamion.
- Noto: En diversa literaturo oni trovas la terminon Fora Oriento (angle: Far East, france: Extreme Orient) en la senco de Orienta Azio. Komparu al: Proksima Oriento (angle: Middle East, france: Levant)— Sud-Okcidenta Azio.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Historio por malfermi estontecon. Moderna Historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, Ĉina Fremdlingva Eldonejo 2007, ISBN 978-7-119-04842-0.