Orienta Kasajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta Kazajo)
Orienta Kasajo
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

ĈefurboMbuji-Mayi
- koordinatoj6° S, 24° O (mapo)-6.1523.6Koordinatoj: 6° S, 24° O (mapo)
Areo9 481 km² (948 100 ha) [+]

Loĝantaro3 145 000 (stato: takso de 2015)

ISO 3166-2CD-KE

Orienta Kasajo (Tero)
Orienta Kasajo (Tero)

Orienta Kasajo (Demokratia Respubliko Kongo)
Orienta Kasajo (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Orienta Kasajo
Orienta Kasajo

Map
Orienta Kasajo
Vikimedia Komunejo:  Kasaï-Oriental [+]
vdr

Orienta Kasajo (france Kasaï-Oriental) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2015 ĝi havis 3 145 000 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 9545 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 330 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Mbuji-Mayi.

La provincoj Orienta Kasajo, Lomami kaj Sankuru estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasaï-Oriental.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Kasajo, de kies akvo dependas la faŭno kaj flaŭro de la regiono.

Plej parto de la loĝantaro estas de la popolo de Luboj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "RDC: le Kasaï-Oriental éclate en trois nouvelles provinces". Radio Okapi. 16a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.