Orienta Laborgrupo pri Strategia Komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Orienta Laborgrupo pri Strategia Komunikado (OLSK) (angle East StratCom Task Force (ESCTF), germane Strategisches Kommunikationsteam Ost (SKO)) estas parto de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado, kiu fokusiĝas al "efika komunikado" kaj apogo al Eŭropuniaj agadoj en Orienta Eŭropo (inkluzive de Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio)[1] [2] kaj preter[3] (Rusio mem)[1]. La ĉefprojekto de la laborgrupo estas EUvsDisinfo, datumbazo de artikoloj kaj amaskomunikilaro kiujn la organizo konsideras provizantajn malverajn, distorditajn aŭ nekompletajn informojn[4].

Historio kaj misio[redakti | redakti fonton]

OLSK estis kreita konklude de renkontiĝo de la Eŭropa Konsilio la 19-an kaj 20-an de marto 2015, kiu menciis la "neceso defii la daŭrajn misinformadajn kampajnojn de Rusio"[5]. Komence ĝi bazis sin je donacoj de eŭropaj landoj kaj konsistis el dek homoj, el kiuj nur unu (eksa ĉeĥa ĵurnalisto) laboris plentempe. Financado el la EU-buĝeto komenciĝis en 2018[6].

OLSK celas komuniki pri aferoj kie EU-a strategia komunikado devas esti plibonigita, aŭ kiam EU estas submetata al misinformkampanjoj. Tiaj produktoj estas disponigital al la politika gvidantaro de EU, gazetaraj servoj, EU-delegacioj kaj EU-membroŝtatoj kaj estas destinitaj al la ĝenerala publiko[7]. La grupo estas nomumita por fasoni komunikadkampanjojn, celante ŝlosilajn spektantarojn kaj fokusas specifajn temojn de signifo por tiuj spektantaroj, inkluzive de lokaj temoj. La agoj de la OLSK estas konstruitaj sur ekzistanta laboro kaj koheremo kun pli larĝaj EU-komunikadklopodoj, inkluzive de agadoj de la EU-institucioj kaj EU-membroŝtatoj[3].

Ĝi estas unu el pluraj organizaĵoj kies celo estas kontraŭbatali propagandon kiu provas subfosi la normojn kaj kolektivan identecon de la Eŭropa Unio, precipe propagandon de Rusio. Ĝia devizo "Demandu eĉ pli" estas respondo al la "Demandu pli" de RT[8].

Produktoj kaj aktiveco[redakti | redakti fonton]

La komunikadproduktoj de la teamo estas ĉefe fokusitaj al la landoj de la orienta najbareco kaj produktitaj en la lingvoj de tiuj landoj. Ili estas disvastigitaj per la sociaj amaskomunikilaj kanaloj de la lokaj EU-delegacioj, kaj ankaŭ estas portitaj en televido kaj per aliaj amaskomunikiloj kaj publikaj okazaĵoj[7]. Krome, la laborgrupo, kunlabore kun la Eŭropa Komisiono, gvidis la sesmonatan komunikadkampanjon de la Orienta Partnereco de EU, kulminantan en la Pintkunveno de la Orienta Partnereco de novembro 2017 en Bruselo[9].

La ĉefa produkto de la teamo por konsciigi pri misinformado estas la semajna Misinformada Revuo (en la angla kaj rusa), lanĉita en novembro 2015. La celo estas disponigi datumojn por analizistoj, ĵurnalistoj kaj oficialuloj traktantaj ĉi tiun aferon. La Misinformada Revuo ankaŭ alportas la plej novajn novaĵojn kaj analizojn de tio, kion la OLSK etikedas "por-Kremla misinformado"[7]. La plena dosieraro de la laboro de OLSK pri misinformado estas havebla sur ĝia retejo EUvsDisinfo.eu Arkivigite je 2020-04-23 per la retarkivo Wayback Machine, havebla en la angla, rusa, kaj germana lingvoj. La teamo ankaŭ prizorgas la ruslingvan retejon de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado, same kiel Twitter kaj Facebook-kontoj. Ĉi tiuj komunikas ĉefe pri la ekstera politiko de EU per publikigado de informoj pri EU-agadoj, same kiel EU-deklaroj kaj gazetaraj komunikoj kun graveco al la Orienta Najbareco[7]. La plej multaj el la klopodoj de la organizo estas asignitaj al disponigado de informa helpo pri temoj ligitaj al la Rusia-Ukrainia Milito[10]. Unu el la ĉefaj defioj de la OLSK estis priskribita kiel distingado de misinformado el legitima kontestado[11].

OLSK dokumentis multajn ekzemplojn de propagando kaj misinformado publikigitaj fare de rusia amaskomunikilaro[12][13]. Inter 2015 kaj 2016 EUvsDisinfo registris 1,992 konfirmitajn misinformkazojn kun 36 ĉiusemajne averaĝe[14]. Inter novembro 2015 kaj aŭgusto 2019, la projekto identigis pli ol 6 000 kazojn de misinformado. Inter la plej oftaj temoj estis la temo de migrado[15]. Ĝis junio 2020, 570 kazoj de misinformo estis rilataj al la KOVIM-pandemio[16].

Akcepto[redakti | redakti fonton]

EU-membroŝtataj registaroj forte subtenis la OLSK-on ekde ĝia komenco kaj provizas la plimulton de ĝia laborantaro.

La Eŭropa Parlamento konstante subtenis la laborgrupon kaj postulis adekvata dungitaro kaj rimedoj. Prepara ago de EP por 2018 - "StratCom Plus" - asignis 1,1 milionojn da eŭroj por ke la teamo koncentriĝu pri kiel pli sisteme kontraŭstari misinformadon pri EU[17].

  • Pavel Telička, Vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento: "Mi opinias altvalora la fakton, ke Eŭropo havas spertulojn, kiuj traktas la daŭrajn misinformajn kampanjojn de Rusio (...). La kvalito kaj la substanco de ilia laboro estas elstaraj. Ilia laboro estas valora ĉar ĝi indikas la alarman naturon de nia eŭropa sekureco"[18].
  • Keir Giles de Chatham House pri OLSK: "krize grava kapablo, OLSK havas sufiĉe altan krediton inter ekspertoj"[19].
  • Eŭropa komisionano pri sekureco Julian King notis ke OLSK "kolektis pli ol 3,500 ekzemplojn de por-Kremla misinformado kontraŭdirante publike haveblajn faktojn ripetitajn en multaj lingvoj dum multaj okazoj"[20]; "Ĝi ankaŭ lanĉis ruslingvan servon de Bruselo, liverante ĝisdatigojn kaj fakt-bazitajn fonajn informojn pri la Unio por rusparolantaj ĵurnalistoj. La celo estas pliigi videblecon kaj pli precizan reprezentadon de EU-politikoj en la ruslingvaj amaskomunikiloj. Ilia Twitter-konto certigas, ke la produktoj de la laborgrupo atingas ĝis 2 milionojn da homoj monate, krom iliaj regulaj informkunvenoj. Ĉi tiu laboro estas tre grava"[21].
  • Rebecca Harms, Membro de la Eŭropa Parlamento (MEP) el Germanio kaj membro de la grupo Verduloj: "Estas grave havi ĉi tiun OLSK-on, sed ĝia interago kun naciaj instancoj ne estas sufiĉe forta"[21].
  • La iama dana ministro pri eksteraj aferoj Uffe Ellemann-Jensen deklaris: "Ili disponigas bonegan instrumenton. Ni kompreneble ne povus fari ĝin alimaniere"[22].
  • La iama ĉeĥa ĉefministro Bohuslav Sobotka deklaris: "Tiu teamo kapablas generi kvalitajn rezultojn"[23].
  • Edward Lucas, vicprezidanto ĉe Centro por Eŭropa Politika Analizo (CEPA), diris, ke la Misinformada Revuo de la OLSK estas "la plej bona semajna bulteno pri rusia propagando en la Okcidento" poste ukraina simila projekto, StopFake, kiun li konsideras "la ora normo"[24].
  • Laŭ The New York Times, OLSK funkcias kiel "la frontlinio de Eŭropo kontraŭ tiu alsturmo de falsaj novaĵoj"[25].
  • Lawfare Blogo pri la teamo: "La laborgrupo faris kelkajn signifajn kontribuojn al la klopodoj kontraŭstari misinforman militadon. Dum sia operacio, OLSK identigis pli ol 3 500 misinformajn kazojn (...) Ĉi tiuj statistikoj reliefigas la tutmondan naturon de la problemo, kaj la avantaĝo havi instancon laborantan pri misinformado preter la limoj de unu lando. La supernacia vido de OLSK ankaŭ permesas al ĝi disponigi valorajn sciojn pri la pli larĝa strategio kaj celoj de por-Kremlin misinformadoperacioj ĉar ĝi povas vidi ilin kiel kohera tuto, prefere ol izolitaj okazaĵoj en individuaj landoj"[26].

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

OLSK estis priskribita kiel "eble la plej vaste agnoskita, kaj kritikita, kontraŭ-misinforma unuo starigita por pritrakti rusan misinformon."[8] En 2020, The New York Times skribis ke la OLSK "estas unika ĉar ĝiaj plej grandaj subtenantoj - landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo kun historio de komunista influo - ankaŭ estas inter ĝiaj plej laŭtaj kritikistoj. Ili diras ke la laborgrupo estis nesufiĉe financita kaj subtenata kaj devus esti pli ambicia."[27]

Dana gazeto Politiken kritikis en 2017 OLSK-on por skribado ke Rus-apogitaj ekstremistoj batalis en Ukrainio ĉe la Batalo de Avdijivka. Ĝi asertis ke OLSK nur uzis ukrainiajn fontojn en sia analizo, kaj asertis ke unu el la fontoj (la ukraina retejo Inform Napalm) estis ligita al la "polemika kaj sekretema" ukraina retejo Myrotvorets[28].

En 2018, estis trovite ke la datumbazo de OLSK de novaĵartikoloj kiuj enhavas misinformojn malĝuste inkludis tri artikolojn de nederlandaj novaĵelsendistoj, parte pro tradukeraro[29]. En respondo, la ESTF forigis la artikolojn de ilia datumbazo kaj ŝanĝis la lingvon kiun ĝi uzas dum priskribado de publikaĵoj kiujn ĝi identigas kiel misinformado[30].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 EU to counter Russian propaganda by promoting 'European values' (arkivo) The Guardian, 25-a de junio 2015
  2. EU Plans To Step Up Fight Against Russian Propaganda (arkivo) Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, 24-a de junio 2015
  3. 3,0 3,1 ACTION PLAN ON STRATEGIC COMMUNICATION (arkivo) Eastern Partnership Civil Society Forum, 22-a de junio 2015
  4. Covid-19 Disinformation and Social Media Manipulation: Covid-19 and the Reach of Pro-Kremlin Messaging Homeland Security Digital Library, 1-a de oktobro 2020
  5. "European Council meeting (19 and 20 March 2015) - Conclusions" Arkivigite je 2021-06-30 per la retarkivo Wayback Machine Eŭropa Konsilio, 20-a de marto 2015
  6. Modes of Strategic Adaptation: NATO and the EU under Revisionist Pressure Obrana a Strategie, 2018
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Questions and Answers about the East StratCom Task Force Eŭropa Servo por Ekstera Agado
  8. 8,0 8,1 Hansen F (1-a de Januaro 2017)RUSSIAN HYBRID WARFARE: A study of disinformation Dana Instituto por Internaciaj Esploroj
  9. Eastern Partnership summit, 24/11/2017, Eŭropa Servo por Ekstera Agado
  10. Zakirova, Svitlana БІБЛІОТЕКА. НАУКА. КОМУНІКАЦІЯ.РОЗВИТОК БІБЛІОТЕЧНО-ІНФОРМАЦІЙНОГОПОТЕНЦІАЛУ В УМОВАХ ЦИФРОВІЗАЦІЇ Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine Social Communications Research Center, p.331
  11. Europe wants to crack down on fake news. But one person’s fake news is another’s democratic dissent. The Washington Post, 25-a de aprilo 2018
  12. No Evidence Russia Spread COVID-19 Disinfo? Think Again. Polygraph.info, 11-a de decembro 2020
  13. Pillars of Russia’s Disinformation and Propaganda Ecosystem Usona Departemento de Ŝtato, aŭgusto de 2020
  14. Volkova, Svitlana; Jang, Jin Yea Misleading or Falsification: Inferring Deceptive Strategies and Types in Online News and Social Media, ACM, 23-a de aprilo 2018
  15. Crișan, Magdalena (2019) MIGRATION IN THE KREMLIN’S DISINFORMATION WAR Central and Eastern Europe Library, ISSN 2284-936X
  16. Pamment, James (2020) The EU’s Role in Fighting Disinformation: Taking Back the Initiative Fonduso Carnegie por Internacia Paco
  17. EU anti-propaganda unit gets €1m a year to counter Russian fake news The Guardian, 25-a de novembro 2017
  18. "Pavel Telička píše F. Mogheriniové. Oceňuje práci East StratCom Task Force Arkivigite je 2022-03-31 per la retarkivo Wayback Machine telicka.eu, 2-a de februaro 2017
  19. High-Level Expert Group on Fake News ec.europa.eu
  20. MEPs call for boosting EU resilience to Russian propaganda Arkivigite je 2021-01-11 per la retarkivo Wayback Machine New Europe, 18-a de januaro 2018
  21. 21,0 21,1 "Plenary video: Russia - the influence of propaganda on EU countries" Multimedia centre | European Parliament.
  22. Truslen fra øst eller: Hvordan jeg holdt op med at bekymre mig og lærte at elske sandheden POV, 30-a de januaro 2017
  23. Premiér Bohuslav Sobotka se zúčastnil Stratcom Summitu 2017 Registaro de Ĉeĥa Respubliko, 18-a de majo 2017
  24. Legado de Edward Lucas
  25. Europe Combats a New Foe of Political Stability: Fake News The New York Times 20-a de februaro 2017
  26. The European Union Steps Up its Fight Against Fake News Lawfare, 14-a de novembro 2017
  27. Top E.U. Diplomat Says Disinformation Report Was Not Watered Down for China The New York Tmes, 30-a de aprilo 2020
  28. EU er fanget i propaganda-krigens tåger Politiken, 27-a de februaro 2017
  29. EU attack on pro-Kremlin ‘fake news’ takes a hit Financial Times, 2-a de aprilo 2018
  30. Removal of three cases further to complaints by Dutch media Arkivigite je 2018-03-12 per la retarkivo Wayback Machine EU vs Disinfo, 8-a de marto 2018