Orienta Rarono (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Orienta Rarono
Blazono de la distrikto Orienta Rarono
Aleĉ-Glaĉero, Orienta Rarono
Mapo de la distrikto Orienta Rarono
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Mörel-Filet
Koordinatoj  46° 21′ N 8° 3′ O / 46.350 °N, 8.050 °O / 46.350; 8.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ N 8° 3′ O / 46.350 °N, 8.050 °O / 46.350; 8.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10842 (2011-12-31)
Areo 127,18 km²
Loĝantardenseco 85.24 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2309
vdr


La Distrikto Orienta Rarono (en la germana lingvo Bezirk Östlich Raron) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 10842 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia cĥefloko estas la komunumo Mörel-Filet.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Orienta Rarono situas inter la distriktoj Goms kaj Brigo kaj etendiĝas en nordo ĝis al la regiono de la granda Aleĉ-Glaĉero.

Komunumoj de la distrikto Orienta Rarono[redakti | redakti fonton]

La distrikto Orienta Rarono konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj la komunumo Bitsch estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Betten Betten 415 26,36 6171
Bister Bister 27 5,84 6172
Bitsch Bitsch 831 4,02 6173
Grengiols Grengiols 476 58,46 6177
Martisberg Martisberg 20 3,01 6178
Mörel-Filet Mörel-Filet 692 8,45 6203
Riederalp Riederalp 546 21,04 6181
Totale 7 10842 127,18 2309

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rarono estis dekono de la Kamparo Valezo. En la jaro 1798 ĝi estis dissolvita kaj dividita al la helvetaj distriktoj Goms, Brigo, vispo kaj Leuk. En la jaro 1802 ĝi estis rekreita kaj estis ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. En 1810 ĝi estis dividita al la du francaj kantonoj Rarono kaj Mörel de la Departamento Sempiono. De 1815 ĝis 1848 ĝi estis dekono de Kantono Valezo poste ĝis 1987 distrikto. En la jaro 1987 la malnova Distrikto Rarono estis dividita al la du sendependaj duondistrikitoj Orienta Rarono kaj Okcidenta Rarono. Tiu vortumo aperis unuan fojon jam en la kantona konstitucio de 1844.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]