Orienta abelmanĝulo
Orienta abelmanĝulo | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Merops orientalis (Latham, 1802) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Orienta abelmanĝulo,[1] Hindia abelmanĝulo aŭ Malgranda verda abelmanĝulo, Merops orientalis, estas birdo de la familio Meropedoj aŭ abelmanĝuloj.
Ĝi estas loĝanta birdo aŭ kun mallongdistancaj laŭsezonaj movoj, kaj troviĝas vaste distribuita tra Azio de marborda suda Irano orienten tra la Hinda subkontinento ĝis Vjetnamio.[2]
Populacioj en Afriko kaj la Araba Duoninsulo, kiuj antaŭe estis asignitaj al ĉi tiu specio (sub la nomo verda abelmanĝulo), nun estas konsiderataj apartaj specioj, nome la afrika Verda abelmanĝulo kaj la araba verda abelmanĝulo aŭ Blubrova abelmanĝulo.[3]
Ili estas ĉefe insektomanĝantoj kaj ili troviĝas en herbejoj, maldikaj veprejoj kaj arbaroj ofte sufiĉe malproksime de akvo. Pluraj regionaj plumarvarioj estas konataj kaj pluraj subspecioj estis nomitaj.

Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]

La Orienta abelmanĝulo estis priskribita por unua fojo fare de la angla ornitologo John Latham en 1801 uzante ĝian nunan duvortan nomon.[4] Oni agnoskis jenajn kvar subspeciojn:[5][6]
| Bildo | Nomo | Distribuo | Notoj |
|---|---|---|---|
Samianwala, Balloki, Kasur, Panĝabo, Pakistano | M. o. beludschicus Neumann, 1910 | Irano ĝis Pakistano kaj plej okcidenta Barato (okcidenta Raĝastano) | Pli palaj koloroj, kaj kun pli blue gorĝo. Nomo foje malĝuste literumita "biludschicus"[7] |
Baruipur, Okcidenta Bengalo, Barato | M. o. orientalis Latham, 1802 | Barato, Nepalo, Butano, kaj Bangladeŝo | Kapo kaj kolo kun rufa nuanco. |
Nacia Parko Yala, Srilanko | M. o. ceylonicus Whistler, 1944 | Sri Lanko | Nuko kaj malantaŭa kolo kun pli orbruna nuanco.[8] Iam ofte inkludita en M. o. orientalis.[9] |
Laem Phak Bia, Phetchaburi, Tajlando | M. o. ferrugeiceps Anderson, 1879 | Nordorienta Barato (Asamo, Arunaĉal Pradeŝ), Birmo, sudokcidenta Ĉinio (suda Junano), Tajlando, Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamio | Tre rufaj krono kaj nuko. Sin. M. o. birmanus.[9] |

La afrika Verda abelmanĝulo (M. viridissimus, kun tri subspecioj M. v. viridissimus, M. v. cleopatra, kaj M. v. flavoviridis) kaj la araba Blubrova abelmanĝulo (M. cyanophrys, kun du subspecioj M. c. cyanophrys kaj M. c. muscatensis) estis iam konsiderataj samspeciaj, sed estis disigitaj kiel aparta specio fare de la IOC en 2021.[10]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Kiel aliaj abelmanĝuloj, ĉi tiu specio estas svelta, buntkolora birdo. Ĝi estas 16–18 centimetrojn longa, ekskludante la longegajn centrajn vostoplumojn, kiuj estas pliajn 7 cm longaj. La tuta plumaro estas helverda, nuance per bluo, precipe sur la mentono kaj gorĝo, dum la krono kaj supra dorso estas nuance per ora ruĝbruna. La flugplumoj estas ruĝbrunaj nuance per verdo kun nigretaj pintoj. Estas fajna nigra okulstrio kaj antaŭ kaj malantaŭ la okulo, kaj estas ankaŭ svelta nigra lunarko ĉe la supro de la brusto sub la gorĝo. La irisoj estas karmezinaj kaj la beko estas nigra, dum la kruroj estas malhelgrizaj. La piedoj estas malfortaj, kun la tri fingroj kunigitaj ĉe la bazo.[9][11]

Sudorient-aziaj birdoj havas ruĝecbrunajn kronon kaj vizaĝon, kaj verdajn subpartojn, dum la okcidenta subspecio M. o. beludschicus havas pli verdan kronon, pli bluan vizaĝon kaj bluecajn subpartojn. Dumfluge, la flugiloj estas bronzkoloraj kuproverdaj supre, kaj kuproranĝaj sube. La junuloj estas pli palaj kaj pli senbrilaj ĝenerale, ne havas longegajn vostoplumojn kaj nigran gorĝan duonlunon, kaj havas flavnuance (ne blunuance) gorĝon.[9] Ambaŭ seksoj estas similaj.[12]
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi estas abunda kaj tre maltimida birdo, ofta tra sia teritorio. Estas birdo kiu reproduktiĝas en malferma kamparo kun arbustoj. Ĝi estas tre diversa en siaj pli orientaj habitatoj. Kiel la nomo sugestas, abelmanĝuloj manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj formikojn, kiuj estas kaptataj en aero per atakoj el malferma gvatejo. Tiu ĉi specio ofte ĉasas el malaltaj gvatejoj, eble nur unumetraj aŭ eĉ malpli altaj. Ĝi multe uzas kablojn aŭ elektrajn kondukilojn. Antaŭ manĝi la predon, la abelmanĝuloj forigas la pikilon de tiu per ripeta frapado de la insekto kontraŭ malmola surfaco.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Malkiel plej parto de abelmanĝuloj, tiuj estas ofte solecaj nestumantoj, kiu faras tunelon en sabla riverbordo.
La reproduktantaj paroj ofte estas helpataj de helpantaj birdoj.[13][14]
Ili foje formas etajn koloniojn, aŭ nestumas ĉe aliaj abelmanĝuloj. La ino demetas 4 ĝis 8 sferecajn blankajn ovojn. Kaj la masklo kaj la ino zorgas la ovojn. Tiuj birdoj ripozas komunume, laŭ linio sur arbobranĉo. La alvoko estas milda trilado.
Aparta kapablo
[redakti | redakti fonton]Scienca studo montris, ke la Orienta abelmanĝulo kapablas identigi la kutimaron de aliaj animaloj. Ĝi povas antaŭvidi ĉu eventuala predanto el aparta loko povos vidi la nestenirejon kaj klopodos akurate kaŝi ties lokon. La lerteco rigardi situacion el vidpunkto de aliulo oni supozis ĝis tiam propra nur de simioj.[15]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Ĉe Kolkato.
- Ĉe Kolkato.
- Ĉe Kolkato.
- Ĉe Kolkato.
- Plenkreskulo en suda Barato
- Nematurulo
- Surterigante surgrunde por kapti sian predon ĉe Kolkato
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio.
- ↑ Fry, C.H.; Fry, K. (1992). Kingfishers, Bee-Eaters and Rollers. A Handbook. Princeton University Press. ISBN 0-7136-8028-8.
- ↑ "Species Updates – IOC World Bird List". Alirita en 2021-06-13.
- ↑ Latham, John. (1801) Supplementum indicis ornithologici sive systematis ornithologiae (latine). Leigh & Sotheby.
- ↑ Todies, motmots, bee-eaters – IOC World Bird List (2025-02-20). Alirita 2025-12-11 .
- ↑ (1983) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 4, Oxford University Press, p. 108–111.
- ↑ Baker, ECS (1922). “Handlist of the birds of the Indian empire”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 28 (2), p. 141.
- ↑ (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions., p. 268–269.
- 1 2 3 4 Hoyo, Josep del; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi (2001). Handbook of the Birds of the World: Mousebirds to hornbills. Vol. 6. pp. 334–335. ISBN 84-87334-30-X.
- ↑ "Species Updates – IOC World Bird List". Alirita en 2021-06-13.
- ↑ Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian Birds. Gurney and Jackson, p. [htt://archive.org/details/larhandbooko033226mbe/n344 295]–296.
- ↑ Fry, C.H.; Fry, K. (1992). Kingfishers, Bee-Eaters and Rollers. A Handbook. Princeton University Press. ISBN 0-7136-8028-8.
- ↑ D. Brent Burt 2002 Social and Breeding Biology of Bee-eaters in Thailand. Wilson Bull., 114(2):275–279 [rompita ligilo]
- ↑ Sridhar, S. kaj K. Praveen Karanth. 1993. Helpers in cooperatively breeding Small Green Bee-eaters (Merops orientalis). Curr. Sci. (Bangalore) 65:489–490.
- ↑ Watve Milind, Thakar J, Kale A, Pitambekar S. Shaikh I Vaze K, Jog M. Paranjape S. 2002. "Bee-eaters ( Merops orientalis) respond to what a predator can see". Animal Cognition 5(4):253-9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


