Orienta fago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta fago
Folioj de orienta fago(Provinco Artvin, nordorienta Turkujo)
Folioj de orienta fago
(Provinco Artvin, nordorienta Turkujo)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Fago Fagus
Fagus orientalis
Lipsky
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La orienta fago (Fagus orientalis) estas decidua arbospecio el la familio de fagacoj. Ĝia natura arealo etendiĝas ekde nordokcidenta Turkujo oriente ĝis Kaŭkazo kaj Elborz-Montaro en Irano. Ĝi estas limigita al montarbaroj, je altitudo de 500 - 2 100 m . Ĝi estas granda arbo, kapabla de atingi altecojn ĝis 45 m kaj trunkodiametrojn de 3 m, kvankam kun tipaj alteco de 25-35 m kaj trunkodiametro ĝis 1,5 m . Tiu palearktisa specio tre parencas al la eŭropa fago (F. sylvatica), miksiĝas kaj hibriĝas kun ĝi en Balkana duoninsulo kaj nordokcidenta Turkujo; tiuj hibridaj arboj nomiĝas Fagus x taurica.

La folioj estas alternantaj, simplaj kaj glatrandaj aŭ iomete krenelaj [1], 7-15 cm longaj kaj 5-9 cm larĝaj, kun 7-13 nervuroj je ambaŭ flankoj de la folio (6-7 nervuroj ĉe Fagus sylvatica). La burĝonoj estas longaj, sveltaj, 15-30 mm longaj kaj 2-3 mm dikaj, sed pli dikaj (ĝis 4-5 mm) kie la burĝonaj enhavas florajn burĝonojn. La floroj estas etaj amentoj kiuj printempe aperas nelonge post la folioj. La semoj estas etaj triangulaj nuksoj, 15-20 mm longaj kaj 7-10 mm larĝaj je la bazo; estas du semoj en ĉiu kupulo. La fruktoj maturiĝas aŭtune 5-6 monatj post polenado; la kupulo diferencas de tiu de eŭropa fago pri havante platigitajn, iomete foliecajn alpendaĵojn je la bazo (maldikaj, molaj pikaĵoj ĉe eŭropa fago).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperante Eichholz, Rüdiger 1989 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, 2-a eldono, Bailieboro, Ontario, Kanado, p. 354 ISBN 0-919186-32-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Folioj de orienta fago