Orienta glareolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta glareolo
Orienta glareolo
Orienta glareolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Karadrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Glareola
Specio: G. maldivarum'
Glareola maldivarum
(Forster, 1795)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta glareolo, Glareola maldivarum, estas vadbirdo de la familio de glareoloj, nome Glareoledoj de la ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo

Tiuj estas birdoj de malferma kamparo kaj videblas ofte ĉe akvo vespere gvatante insektojn. Tiuj glareoloj troviĝas en plej varmaj partoj de suda kaj orienta Azio kaj reproduktiĝas el norda Barato, Birmo kaj suda Siberio, norda kaj orienta Ĉinio kaj Japanio. Ili estas migrantaj birdoj kiuj vintras en suda Barato, Hindoĉinio, Indonezio kaj Aŭstralazio, ĉefe en nordokcidenta Aŭstralio. Ili estas raraj norde aŭ okcidente de ilia reprodukta teritorio, sed ĝi aperis foje tiom longe kiom Britio pli ol unufoje.

Aspekto

G. maldivarum

Temas pri vadbirdo de tre specifa konturo. Ili havas mallongajn krurojn, longajn pintajn flugilojn kaj longajn forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra, kaj iome ruĝa en komenco de ambaŭ makzeloj. La kapo, brusto kaj dorso estas grizbrunaj kaj la flugiloj estas grizbrunaj kun pli malhela pintoduono; pro tio stare la flugilpintoj kaj vosto ŝajnas nigraj. La ventro kaj la pugo estas blankaj. Plej diferenciga eco de la plumaro estas flava gorĝo ekde la bekobazo kaj granda nigra okulo kun hela ĉirkaŭringo. Tiu flava gorĝo estas limita de nigra bordostrio ne tiom videbla en vintra plumaro. La kruroj estas nigrecaj.

Dumfluge la orienta glareolo montras similan konturon al Hirundoŝterno kaj aliaj ŝternoj, sed tiuj estas ĝenerale pli helaj. Pli precize tiu konturo konsistas el longaj kaj angulaj flugiloj kaj tre forkoforma pinta vosto. Pli precize supre estas grizbrunaj dorso kaj flugiloj, kiuj estas nigraj en pintoduono kun blanka suba bordo en unua duono. Estas ankaŭ blankaj la pugo kaj eksteraj bordoj de la vosto, dum internaj bordoj estas nigraj. Sube la ventro aperas blanka kaj la vosto tre pinta ĉu dupinta ĉu ununurpinta. La subflugiloj aperas brunaj, sed kun ruĝoranĝa trianglo en antaŭa unua duono inter mahelbrunaj antaŭa strio kaj malantaŭa makulo.

Estas malfacile diferencigi la orientan glareolon el la Kolumglareolo, same ekzistanta en samaj regionoj, kaj de la Nigroflugila glareolo kiu anstataŭ tiu menciita ruĝoranĝa trianglo havas alian similan sed malhelbrunan. La orienta glareolo diferenciĝas pro havo de pli mallonga vosto.

Kutimoj

Ties plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas ties predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, foje en aroj de ĝis centoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke per rapida kurado. Ties mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

La ino demetas 2-3 ovojn en grunda truo.

Aliaj

La 7-an de februaro 2004, 2.5 milionoj da birdoj de la specio orienta glareolo estis vidataj de ornitologa grupo en Eighty Mile Beach (Strando Okdek Mejloj) en nordokcidenta Aŭstralio. Tio ne okazis antaŭe laŭ ornitologa scio. Oni supozas, ke klimata situacio kunigis la plej grandan parton de la monda loĝantaro en tiu regiono.

Lockyer Waters, SE Queensland, Australia


Referencoj