Orienta kukolo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Cuculus optatus (Gould, 1845) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Cuculus horsfieldi | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orienta kukolo aŭ Horsfilda kukolo (Cuculus optatus) estas membro de la kukoloj aŭ Cuculus, plej konata genro de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiu inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn, kaj la hoacinon. Ĝi estis iam klasita kiel subspecio de Himalaja kukolo (C. saturatus), kun la nomo 'Orienta kukolo' uzata por la kombinata specio. Diferencoj en voĉo kaj grando sugestas, ke ĝi estu traktita kiel aparta specio.[1] La dunoma nomo Cuculus horsfieldi estis ofte uzita anstataŭ Cuculus optatus, sed estas nun kutime konsiderata juna sinonimo.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas 30–32 centimetrojn longa kun enverguro de 51–57 centimetroj kaj pezo de 73–156 gramoj. La plenkreska masklo havas grizajn kapon, bruston kaj suprajn partojn. La ventro estas kremkolora kun malhelaj strioj. La ventro estas ofte flavbruna kun malmultaj markoj. La kruroj kaj piedoj estas oranĝecflavaj kaj estas nudaj flavaj ringoj ĉirkaŭ la okuloj. Plenkreskaj inoj kaj junuloj troviĝas en du morfoj. La griza morfo similas al la masklo sed havas brunecan nuancon sur la brusto. La ruĝecbruna morfo estas ruĝecbruna supre, pli pala sur la subaj partoj kaj kun fortaj malhelaj bendoj ĉie, inkluzive de la pugo.
La ordinara kukolo (C. canorus) estas tre simila laŭ aspekto sed iom pli dika kun pli longaj flugiloj kaj vosto kaj iom pli malgranda kapo kaj beko. Ĝi estas iom pli palgriza kaj la strioj en la subaj partoj estas iom pli mallarĝaj. La ventro estas kutime blanka kun malhelaj strioj sed pli similas al orienta kukolo ĉe kelkaj individuoj. Birdoj de la ruĝecbruna morfo havas simplan pugon sen malhelaj strioj male al la orienta kukolo. Ruĝecbrunaj morfoj eble evoluis por malinstigi masklan ĉikanadon aŭ ĉikanadon fare de gastigantaj specioj, kaj eble estas prauloj de kaj ordinaraj kukoloj kaj orientaj kukoloj.[3]
La Himalaja kukolo (C. saturatus) estas ege simila al la Orienta kukolo, sed estas iomete pli malgranda kaj pli mallongflugila.
La krio de la maskla orienta kukolo estas serio de malaltaj parigitaj notoj, pu-pu, kun ambaŭ notoj egale emfazitaj. Ĝi estas iom simila al la krio de la upupo. Ĝi povas esti enkondukita per kvar- ĝis ok-nota frazo aŭ foje per skrapaj notoj. La krio de la ino estas profunda bobelanta trilo. Ekster la reprodukta sezono, la birdoj kutime estas silentaj. La krio de la maskla himalaja kukolo estas serio de tri- aŭ kvarnotaj frazoj kun mallonga, altatona enkonduka noto.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas larĝan reproduktan areon en norda Eŭrazio. Ĝi reproduktiĝas tra granda parto de Rusio okcidenten ĝis la Respubliko Komi kun fojaj registroj ĝis Sankt-Peterburgo. Ĝi ankaŭ reproduktiĝas en norda Kazaĥio, Mongolio, norda Ĉinio, Koreio kaj Japanio.[4]
La preciza amplekso de ĝia travintra teritorio estas necerta pro ĝiaj sekretemaj kutimoj kaj la malfacileco apartigi ĝin de la Himalaja kukolo kaj aliaj similaj specioj. Oni kredas, ke ĝi inkluzivas la Malajan Duoninsulon, Indonezion, Filipinojn, Nov-Gvineon, okcidentan Mikronezion, la Salomonojn kaj nordan kaj orientan Aŭstralion, kaj foje birdoj atingas Nov-Zelandon. Ĝi troviĝis kiel vaganto en Ukrainio, Israelo kaj Alasko.[5][6]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Ĝi ĉefe loĝas en arbaroj, troviĝantaj en koniferaj, falfoliaj kaj miksitaj arbaroj. Ĝi manĝas ĉefe insektojn kaj iliajn larvojn, serĉante ilin en arboj kaj arbustoj same kiel surgrunde. Ĝi estas kutime sekretema kaj malfacile videbla. Ĝi kutime alvenas pli malfrue (fine de aprilo) al la reproduktejoj en suda Rusio ol la simpatria ordinara kukolo.[7]
Ĝi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj. La nestoj de filoskopaj silvioj Phylloscopus kiel la Norda filoskopo, la orienta kronfiloskopo (Phylloscopus coronatus), la fitiso kaj la ĉifĉafo estas ofte uzataj. Aliaj gastigantoj estas la Hinda pipio kaj la Azia stumpovostulo. La ovoj estas glataj, iomete brilaj kaj varias en koloro, foje imitante tiujn de la gastiganta specio. Ili estas kovataj dum ĉirkaŭ 12 tagoj. La juna kukolo naskiĝas nuda kaj havas oranĝan gapon kun nigraj makuloj. Post kelkaj tagoj ĝi puŝas la ovojn aŭ idojn de la gastiganto for el la nesto. Pli maljunaj birdidoj havas nigrecajn plumojn kun blankaj franĝoj; la ventro estas malhelbruna kun blankaj bendoj. La junaj birdoj elnestiĝas post ĉirkaŭ 17-19 tagoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Foto ĉe Nacia Parko Maiala, SOr Kvinslando, Aŭstralio
-
Orienta kukolo en Cairns, Kvinslando, Aŭstralio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ King, Ben (2005) The taxonomic status of the three subspecies of Cuculus saturatus. (el Retarkivo {{{1}}}) Bulletin of the British Ornithologists' Club, 125 (1):48-55
- ↑ Peterson, Alan P. (ed.) (1999) Zoological Nomenclature Resource (Zoonomen). Alirita en 22/08/07.
- ↑ (2024-04-26) “Evolution and genetic architecture of sex-limited polymorphism in cuckoos”, Science Advances (en) 10 (17). doi:10.1126/sciadv.adl5255. Bibkodo:2024SciA...10L5255M.
- ↑ BirdLife International (2016). “Cuculus saturatus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T61450351A86133024.en. Alirita 15a de Februaro 2022..
- ↑ Oriental Cuckoo Cuculus Optatus Species (angle). Alirita 2025-02-13 .
- ↑ (2020) “Oriental Cuckoo (Cuculus optatus), version 1.0”, Birds of the World. doi:10.2173/bow.oricuc2.01.
- ↑ (January 2024) “Climate change is associated with asynchrony in arrival between two sympatric cuckoos and both host arrival and prey emergence”, Royal Society Open Science (en) 11 (1). doi:10.1098/rsos.231691. Bibkodo:2024RSOS...1131691M.
- Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan. Christopher Helm, London.
- MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China, Oxford University Press, Oxford.
- Snow, D. W. & Perrins, C. M. (1998) Birds of the Western Palearctic: Concise Edition, Vol. 1, Oxford University Press, Oxford.
- Svensson, Lars; Grant, Peter J.; Mullarney, Killian & Zetterström, Dan (1999) Collins Bird Guide, HarperCollins, London.
- Tojo, Hitoshi; Nakamura, Syuya & Higuchi, Hiroyoshi (2002) "Gape patches in Oriental Cuckoo Cuculus saturatus nestlings", Ornithological Science, 1:145-149.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2007) Species factsheet: Cuculus optatus. Alirita en 22/8/2007
- Global Register of Migratory Species: Distribution map for Horsfield's Cuckoo (el Retarkivo {{{1}}})
- ABID fotoj
| ||||||||||||||||||


