Japana paruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta paruo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Japana paruo
Japana paruo
Japana paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Parus
Specio: P. minor
Parus minor
(Temminck & Schlegel, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Japana paruo (Parus minor), konata ankaŭ kiel Orienta paruo, estas paserina birdo kiu anstataŭas la specion tre similan nome Granda paruo en Japanio kaj malproksima orienta Rusio trans la Rivero Amur, inklude la Kuriloj. Ĝis ĵuse tiu specio estis klasita kiel subspecio de la Granda Paruo, sed studoj en Rusio indikis, ke la du specioj kunekzistas en malproksima orienta Rusio sen intermiksiĝi aŭ sen ofta hibridiĝo.

Temas pri paruo kun flavaj subaj partoj kaj nigra kapo kun blanka vizaĝo. Lo dorso estas verdeca kaj la flugiloj grizecaj kun blankaj punktoj. La vosto estas longa, kiel ĉe aliaj apruoj.

Ili manĝas insektojn kaj foje semojn.

Freŝaj esploroj de japanaj sciencistoj pri tiuj paruoj montris,ke la kanto konsistas el eroj, ĉiu el kiuj havas specifan signifon, kaj devas sekvi devigan sintakson por esti komprenata, en alia sinsekvo, la birdoj ne komprenas. Tiel oni malkovris la ekziston de sintakso ĉe bestoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Packert et al., "The great tit (Parus major) – a misclassified ring species", Biological Journal of the Linnean Society, Volume 86, Number 2, October 2006, pp. 153-174(22)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]