Orienta plataleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Orienta plataleo
Orienta plataleo
Orienta plataleo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Platalea
Specio: P. minor
Platalea minor
(Temminck & Schlegel, 1849)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Orienta plataleoNigravizaĝa plataleo (Platalea minor) estas birdospecio de la genro de plataleoj kaj havas la plej limigitan distribuadon el ĉiuj plataleoj, sekve ĝi estas la ununura konsiderata kiel endanĝerita. Limigita en malbordaj areoj de orienta Azio, ŝajne ĝi estis iam komuna tra sia distribuareo. Ĝi havas niĉan ekziston nur ĉe kelkaj malgrandaj rokaj insuloj ĉe la okcidenta marbordo de Norda Koreio, kaj kelkajn vintrejojn ĉe Makao, Hongkongo, Tajvano kaj Vjetnamio, same kiel ĉe aliaj lokoj kie ili estis observataj dum migrado. Oni ne agnoskis subspeciojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Junulo.

Temas pri malgrandeca plataleo (76 cm longa) kaj kiel ĉe la samgenraj specioj pri tre blanka granda birdo kun specifa beko nigreca, longa, plata kun kulerforma heleca pinto. Plenkreskuloj havas okrecan makulon en brusto tre markatan kaj samkoloran nuancon en la kresto supernuka. Junuloj havas bekon pli rozkoloran kaj apenaŭ kresteton blankan. Plej klara distingilo estas ke la nigreca bekobazo plilongiĝas ĝis ĉirkaŭ la okulo kiel nigreca brido, nome senpluma haŭta areo; tio nomigas la specion per alternativa komuna nomo. La kruroj estas tre nigraj. La irisoj estas ruĝecaj al helbrunaj. Maskloj havas pli longajn bekojn ol inoj.

Simila specio estas la Eŭrazia plataleo, kiu estas pli granda, havas pli flavan bekopinton kaj tute blankan vizaĝon.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas en miksaj kolonioj en malgrandaj insuloj el marto al aŭgusto (Wei Guoan et al. 2005). Reprodukta sukceso estas malalta. Ĝi estas ĉefe krepuska manĝanto kaj uzas intertajdajn kotejojn (Yu Yattung kaj Swennen 2004b); ripozas, dormas kaj digestas ĉe vario de lokoj (arboj, homfaritaj strukturoj, neprofunda akvo) je 2-3 km for de manĝareoj (Yu kaj Swennen 2004a). Plataleoj uzas tuŝan mangoserĉadon per flanka movado de beko por loki fiŝojn kaj salikokojn (Swennen kaj Yu Yattung 2005). Satelita sekvo montris ke la birdoj kiuj vintras en Hongkongo kaj Tajvano migras laŭlonge de la marbordo de orienta Ĉinio al norda Jiangsu, poste laŭ la Flava Maro al la Korea duoninsulo. Vintrintaj birdoj formas grandajn arojn kaj estis registritaj inter aroj de Eŭrazia plataleo (Yu Yattung kaj Swennen 2005). Ĝi maturiĝas je kvin jaroj de aĝo kaj birdoj de almenaŭ 9.5 jaroj estis registritaj en naturo (Yu Yattung 2005).

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Studo de mitokondria DNA de plataleoj trovis, ke la Orienta plataleo kaj la Reĝa plataleo estas la plej proksimaj parencoj unu de la alia.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Reproduktantaj plenkreskuloj.

La tutmonda populacio de tiu specio, baze sur la vintra populacio kalkulita en 1988-1990 en ĉiuj konataj lokoj, estis je 288 individuoj. Pri 2006, danke al konservaj klopodoj dum tiuj jaroj, la ĉirkaŭkalkulata tutmonda populacio pliiĝis ĝis 1,679 [1]; la censo de 2008 rezultis en ĉirkaŭkalkulata totalo de 2,065 individuoj [2]; kaj censo de 2010 en 2,346 [3]. La niĉa populacio de Norda Koreio ne superas 30 birdojn, kio signifas, ke devas esti alia kolonio kiu ne estis ankoraŭ malkovrita, kaj kiu estas eble en nordorienta Ĉinio; ekzemple, en la insuloj de Liaoning (ĉe la korea nestareo). La censo de 2012 registris novan rekordon de 2,693 birdoj, dum la totala nombro de maturuloj estas ĉirkaŭkalkulata je ĉ. 1,600, ĉar plenkreskuloj ŝajne estas ĉirkaŭ 60% de la totala populacio.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke la ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de tiu specio estas la detruo de ties habitato, ĉefe pro "plivalorigo" de intertajdaj kotejoj por agrikulturo, kaj pli ĵuse pro akvokulturo kaj industriigo. Ankaŭ la Korea Milito (1950–1953) devis kaŭzi negativan efikon sur la specio, ĉar la birdoj ĉesis nestumi en Suda Koreio tiam. En Japanio, kie ĝi estis iam komuna vintre, ili iĝis tre raraj samtempe, kaj en postaj jaroj ne estis vintro kun pli da 5 birdoj observataj.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Junulo.

En Hongkongo, ĝi estas protektata specio. En la marĉoj Mai Po, troviĝas kvarono de la tutmonda populacio de la Orienta plataleo dum migrado.

Tiu specio estas sufiĉe bone protektata en Norda Koreio, kie ties nestinsuloj ĉe la marbordo estis deklarita Zono de Protekto kun limigita aliro. Restas tamen kelkaj minacoj, ĉefe en vintrejoj. La terneceso por industrio grandas en vintrejoj en Tajvano, dum tiuj de Vjetnamio estas konvertataj en bredejoj por salikokoj, kvankam ili dependas de la Ramsar-Interkonsento. En Hongkongo la ĝenado fare de fiŝkaptistoj kaj rikoltistoj de moluskoj ofte malhelpas la manĝadon fare de la birdoj dum malalta tajdo. Aldone, pro konstanta etendo de homa populacio en Oriento, poluado probable iĝos grava problemo.

La Orienta plataleo estas laŭleĝe agnoskata kiel natura monumento numero 205 en Suda Koreio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chesser, R.Terry; Yeung, Carol K.L.; Yao, Cheng-Te; Tians, Xiu-Hua; Li Shou-Hsien (2010). “Molecular phylogeny of the spoonbills (Aves: Threskiornithidae) based on mitochondrial DNA”, Zootaxa (2603), p. 53–60. 

Anon. 2011. The International Black-faced Spoonbill Census 2010. Feather 24(1)(245): 6-7.

BirdLife International. 2001. Threatened birds of Asia: the BirdLife International Red Data Book. BirdLife International, Cambridge, U.K.

Swennen, C.; Yu Yattung. 2005. Food and feeding behavior of the Black-faced Spoonbill. Waterbirds 28(1): 19-27.

Yeung, C. K.-L.; Yao, C.-T.; Hsu, Y.-C.; Wang, J.-P.; Li, S.-H. 2006. Assessment of the historical population size of an endangered bird, the Black-faced Spoonbill (Platalea minor) by analysis of mitochondrial DNA diversity. Animal Conservation 9(1): 1-10.

Wei Guoan; Lei Fumin; Yin Zuohua; Ding Changqing; Ding Wenning. 2005. Nesting and disturbance of the Black-faced Spoonbill in Liaoning Province, China. Waterbirds 28(4): 420-425.

Yu Yattung; Swennen, C. 2005. Black-faced Spoonbill wintering in inland China. BirdingASIA: 63.

Ding Ping. Undated. Studies on the migratory stopover sites of Black-faced Spoonbill on the eastern China Sea coast in Zhejiang.

Hong Kong Bird Watching Society. 2007. Proceedings: keeping Asia's spoonbills airborne: . International Symposium on Research and Conservation of the Black-faced Spoonbill, Hong Kong, 16-18 January 2006. Hong Kong Bird Watching Society, Hong Kong.

Litvinenko, N. M.; Shibaev, Y. V. 2007. Breeding of the Black-faced Spoonbill Platalea minor in Peter the Great Bay (Primorye, Russia). The situation and the prospect. Birdland.RU 1: 3-9.

Choi, S. 2007. 2007's Macao International Symposium on Black-faced Spoonbill - city development and wetland protection. China Crane News 11(1): 48-49.

Yu Yattung; Wong Chichun. 2007. The international Black-faced Spoonbill census: 19-20 January 2007.

Yu Yattung. 2008. Global census reveals record count of Black-faced Spoonbill. The Babbler: BirdLife in Indochina: 10.

Yu Yattung. 2009. 2009 International Black-faced Spoonbill Census. Hong Kong Bird Watching Society Bulletin: 9.

Nguyen, T. D. 2009. 2009 International Black-faced Spoonbill Census. The Babbler: BirdLife in Indochina: 15.

Yu Yattung. 2009. The International Black-faced Spoonbill Census 2008 and 2009.

Chan, S.; Fang Woei-horng; Lee Ki-sup; Yamada, Y.; Yu Yat-tung. 2010. International Single Species Action Plan for the conservation of the Black-faced Spoonbill (Platalea minor). BirdLife International Asia Division & CMS Secretariat, Tokyo & Bonn, Germany.

Yu Yattung; Swennen, C. 2004. Feeding of wintering Black-faced Spoonbills in Hong Kong: When and how long? . Waterbirds 27(2): 135-140.

Yu Yattung; Swennen, C. 2004. Habitat use of the Black-faced Spoonbill . Waterbirds 27(2): 129-134.

Yu, Y.T. 2005. Longevity record of a colour-ringed black-faced spoonbill Platalea minor. Forktail 21: 176-177.

Yu Yattung. 2003. Hong Kong Birdwatching Society, Hong Kong, China.

Yu Yattung; Wong Chichun. 2006. International Black-faced Spoonbill Census: 6-8 January 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]