Orienta ruĝgorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta ruĝgorĝulo
Orienta ruĝgorĝulo
Orienta ruĝgorĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Sheppardia
Specio: Sh. gunningi'
Sheppardia gunningi
(Haagner, 1909)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta ruĝgorĝulo, Orienta akalatoGunninga ruĝgorĝulo (Sheppardia gunningi) estas malgranda paserina birdo kiu povas troviĝi en orienta Afriko el Kenjo al Mozambiko, kaj estas nomata laŭ J. W. B. Gunning.

Temas pri birdo kun supraj partoj ĉu brunaj (krono, vangoj, ŝultroj, flugiloj kaj vosto, pli ruĝbruna en bordoj) ĉu blugrizecaj (traokula zono, ŝultrangulo kaj dorso). La subaj partoj estas tre kontraste oranĝaj.

Tiu specio estas loĝanta en arbaroj kaj insektomanĝanta birdo rilata al la grupo de malgrandaj saksikolenoj komune konataj kiel saksikoloj; kiel tiuj, ĝi estis iam lokata kun la turdoj (Turdedoj).

La Orienta ruĝgorĝulo estas minacata de habitatoperdo. Iĝinte iom pli komune ol antaŭe, ĝi estas nun listita el Vundebla al Preskaŭ Minacata (NT) en la IUCN Ruĝa Listo de 2007.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu BirdLife International (2007a,b).