Orienta ŝemida lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta semida lingvaro)

La orienta ŝemida lingvaro estas divido de la ŝemida lingvaro, atestita per du lingvoj: la akada lingvo kaj eblaa lingvo. Ambaŭ lingvoj formortis antaŭlonge. Ili apartiĝas de aliaj ŝemidaj lingvoj diversmaniere. Oni kredas ke tiu lingva situacio okazis dum la parolantoj de orientaj ŝemidaj lingvoj veturis pli orienten kaj setlis en Mezopotamio dum la 3-a jarmilo a.k.e., kiel akadaj tekstoj de tiu epoko atestas. En la 2-a jarmilo a.k.e. la orienta ŝemida lingvaro, speciale la akada, dominis la regionon. Ili influiĝis de la neŝemida sumera lingvo kaj adoptis la kojnoskribon.

Ĉar la orientaj ŝemidaj lingvoj estis verkitaj per sumera skribo, estas malfacile determini ilian fonologion. Ekzemple, la glota halto kaj faringa frotsono ŝajne forestas, sed ili povus ekzisti neskribitaj, pro la neadekvateco de la sumera kojnoskribo.

Malsame al la aliaj ŝemidaj lingvoj, la vortordo de la konataj orient-ŝemidaj lingvoj estas Subjekto Objekto Verbo anstataŭ Verbo Subjekto ObjektoSubjekto Verbo Objekto, eble influe de la sumera.