Orienta tombejo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta tombejo de Essen
tombejoparko [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
Koordinatoj51° 26′ 49″ N, 7° 1′ 52″ O (mapo)51.44697.03111Koordinatoj: 51° 26′ 49″ N, 7° 1′ 52″ O (mapo)

Orienta tombejo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Orienta tombejo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Orienta tombejo de Essen
Vikimedia Komunejo:  Ostfriedhof (Essen) [+]
vdr

La urba orienta tombejo de Essen (ger.: Essener Ostfriedhof) troviĝas proksime de la urbocentro de Essen ĉe la sudorienta rando de la urboparto Sudorienta Kvartalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La okcidenta tombejo ekestis en 1893. En 1910 oni konstruis ĝian portalon laŭ koncepto de arĥitekto Edmund Körner el Essen. Ĝi ekzistas ankoraŭ nun en ŝanĝita formo.

En 1955 oni transigis proksimume 150 tombojn sur la orientan tombejon, ĉar la tombejo ĉe Kettwiger Tor devis esti rezignata. La tombejo antaŭ la urboportalo en direkto al Kettwig, konstruita en 1827 kiel unua urba tombejo ekster la urbomuro de Essen, devis cedi antaŭ la konstruo de la autostrato Ruhrschnellweg, la nuna A 40. Aparte pretigita kampo de la orienta tombejo enprenis grandan parto de la tombejoj.

Nun la orienta tombejo, sobre subdivita en rektangulajn areojn, donas lokon por proksimume 13.200 tomboj sur areo de 8,53 hektaroj. Ĉe la nordokcidenta rando staras la tombejokapelo. La limoj de la tombejo estas la stratoj Saarbrücker Straße en la nordo (tie staras ankaŭ la ĉefa enirejo), Schinkelstraße en la okcidento, Ruhrallee kaj Klara-Kopp-Weg en la sudo samkiel Herwarthstraße en la okcidento. Pro sia malnova konsisto de arboj la tombejo valoras krome kiel parko ene de la urbego.

Selekto de entombigitaj eminentuloj[redakti | redakti fonton]

  • Gottschalk Diedrich Baedeker – fondinto de la eldonejo Baedeker
  • Wilhelm Busch – predikisto kaj verkisto
  • Carl Funke – entreprenisto
  • Gustav Hache – ĉefurbestro de la urbo Essen
  • Heinrich Arnold Huyssen – industriisto kaj ĉefurbestro de la urbo Essen
  • Diether Krebs – aktoro
  • Johann Conrad Kopstadt – tria urbestro de Essen el la familio Kopstadt
  • Edmund Lührmann – donacinto
  • Hans Piekenbrock – generalleŭtenanto en la Dua Mondmilito
  • Wilhelm Weigle – fondinto de la evangela Weigle-Domo
  • Mary Wigman – dancistino kaj ĥoreografiistino
  • Erich Zweigert – ĉefurbestro de la urbo Essen

Bildaro[redakti | redakti fonton]