Orientafrikaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orientafrikaj montarbaroj
ekoregiono
Ecoregion AT0108.svg
Koordinatoj0° 33′ 0″ S, 35° 39′ 0″ O (mapo)-0.5535.65Koordinatoj: 0° 33′ 0″ S, 35° 39′ 0″ O (mapo) [+]
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  East African montane forests [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La orientafrikaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kenjo, Sud-Sudano, Tanzanio kaj Ugando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro ĉirkaŭ Meru-Monto, Tanzanio.

La orientafrikaj montarbaroj etendiĝas tra 65 500 da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksas 25 da apartaj enklavoj, kiuj varias laŭ grandeco de 23 700 al 113 kvadrataj kilometroj. La plej norda enklavo estas sur Kinjeti-Monto en Imatong-Montaro de Sud-Sudano, etendiĝante suden tra Moroto-Monto en orienta Ugando kaj Elgon-Monto je la Kenjo-Ugando limo. En Kenjo kaj Tanzanio, la ekoregiono sekvas la montojn oriente kaj okcidente de Orientafrika Rifto kaj la rilatajn vulkanojn, inkluzive de Aberdare-Montaro, Kenja-Monto, Kulal-Monto, Njiru-Monto, Bukkol, kaj la Nguruman-Eskarpo en Kenjo, kaj Kilimanĝaro, Meru-Monto, Ngorongoro, kaj la Marang-arbarojn (Mbulu kaj Hanang) en norda Tanzanio.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono konsistas el montaraj arbaroj, herbejoj, kaj savanoj, transirantaj al la orientafrikaj montaraj arbustetaroj sur la plej altaj pintoj. La ekoregiono gastigas la afromontanan flaŭron, kiu troviĝas en la montaro de orienta Afriko, kaj estas diferenca de la malaltaĵa flaŭro.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kakamega-Arbaro, Kenjo.

La birdofaŭno en tiuj montaroj estas sufiĉe diversa, kaj esprimas mezajn nivelojn de endemiismo. Estas ok da endemiaj kaj limigita-areaj birdospecioj [1]. Iuj de la endemiaj specioj, kiaj la aberdara cistikolo (Cisticola aberdare), la abota sturno (Cinnyricinclus femoralis) kaj la kenrika sturno (Poeoptera kenricki), troviĝas nur en du aŭ tri montaroj ene de la ekoregiono. Aliaj, ekzemple la huntera cistikolo (Cisticola hunteri), la jaksona frankolino (Francolinus jacksoni), kaj la ŝarpea makronikso (Macronyx sharpei), troviĝas en la plej multaj (sed ne en ĉiuj) de la ĉefaj montaroj de tiu ekoregiono. Iuj de tiuj specioj estas tipaj por la montarbaro, dum aliaj troviĝas nur en la montaraj herbejoj ene de la ekoregiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Stattersfield, A. J., M. J. Crosby, A. J. Long, and D. C. Wedge. 1998. Endemic Bird Areas of the World. Priorities for biodiversity conservation. BirdLife Conservation Series, No. 7. BirdLife International, Kembriĝo, Britujo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Flago-de-la-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Somalio.svg Somalio, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Malavio.svg Malavio, Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]