Orientaj ortodoksaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La orientaj ortodoksaj eklezioj estas tiuj eklezioj, kiuj distingiĝas de la Greke Ortodoksa Eklezio kaj la Katolika Eklezio de kiam ili malakceptis la decidojn de la Koncilio de Kalcedonio de la jaro 451. Grandparte ili radikiĝis en teritorioj oriente de Konstantinopolo, aŭ interne de la limoj de la Romia Imperio en Egiptio kaj Sirio, aŭ ekstere en Armenio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Monda Konsilio de Eklezioj, la hodiaŭ ĝenerale akceptata nomo de tiuj eklezioj estas "orientaj ortodoksaj".[1]

Historie, pro ilia malkonsento de la Koncilio de Kalcedonio, oni ilin nomis nekalcedoniaj, antaŭkalcedoniaj, antikalcedoniaj, monofizitaj, antikvaj orientaj, etaj orientaj.[1]

Ili fundamentas sian doktrinon en la unuaj tri ekumenaj koncilioj: tiuj de Niceo (325), Konstantinopolo (381), Efeso (431).[1] Tial oni kelkfoje nomis ilin la trikonciliaj eklezioj.

Ili distingendas de tiuj aliaj eklezioj, kiuj simile sin deklaras ortodoksaj, tiuj por kiuj Konstantinopolo estas grava centro. Angle kaj germane, oni nomas ankaŭ ĉi tiujn orientaj ortodoksaj eklezioj, uzante tamen malsaman vorton sinoniman,[2] sed en tiuj lingvoj, kiuj ne disponas de simila paro de sinonimoj, oni nomas ilin bizancaj ortodoksaj eklezioj[3] aŭ kalcedoniaj ortodoksaj eklezioj,[4] rezervante la adjektivon "orienta" por tiuj eklezioj, kiuj ne akceptas la Koncilion de Kalcedonio.[1]

Listo de orientaj ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ligitaj, kiel la bizancaj aŭ kalcedoniaj eklezioj, al unuopaj popoloj, la orientaj ortodoksaj eklezioj estas en komuneco inter si. La orientaj ortodoksuloj estas aktuale proksimume 60 milionoj.[1]

La Monda Konsilio de Eklezioj listigas ses orientajn ortodoksajn ekleziojn:[1]

Eklezio Popolo Liturgia lingvo Kristologio Notoj
Siria Ortodoksa Eklezio Siria-libana areo Siria Miafizitismo Ĝia Patriarko konservas la titolon de Patriarko de Antioĥio
Armena Apostola Eklezio Armenio Armena Miafizitismo Ĝia centra episkopa sidejo suverenas ankaŭ sur Armena Patriarkato de Sizo
Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio Egiptio Kopta Miafizitismo
Etiopa Ortodoksa Eklezio Etiopio Geeza Miafizitismo
Eritrea Ortodoksa Eklezio Eritreo Geeza Miafizitismo
Barata Ortodoksa Eklezioj Suda Hindujo Siria Miafizitismo Naskiĝis el la Siria Ortodoksa Eklezio en la 17-a jarcento

En ĉiuj tiuj eklezioj eblas, laŭ antikva tradicio, ordini al la sacerdoteco kandidatojn vivantajn aŭ en fraŭleco aŭ en matrimonio, sed post ordino ili ne rajtas edziĝi. La episkopojn oni elektas nur inter la needziĝintaj presbiteroj, do plejofte el la monaĥoj, kiuj vivas en voto de ĉasteco.

Aliaj orientaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de Kristanismo

Orientsiriaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La orientsiriaj eklezioj devenas de la Eklezio de la Oriento, kiu estiĝis en orientaj regionoj ekster la Roma Imperio, en Mezopotamio kaj Persio (pro tio oni ĝin nomas ankaŭ la Persa Eklezio), kaj disvastiĝis ĝis Ĉinio kaj Hindio. Doktrine ĝi distingiĝis per malakcepto de la Koncilio de Efeso, la tria ekumena koncilio (431), kiu kondamnis Nestorion. Tial la pliokcidentaj kristanoj ĝin nomis nestoriana. La tiutradiciaj kristanoj vivantaj en Hindio akceptis kiel samkredanojn la portugalojn, kiuj alvenis ekde 1498, sed kiam la portugalaj aŭtoritauloj provis akceptigi latinajn kutimojn, okazis ribelo, kaj multaj lokaj kristanoj pasis al la okcidentsiria ritaro kaj kredo, kreante la Malakankaran Ortodoksan Eklezion (unu el la orientaj ortodoksaj eklezioj]], kaj la aliaj formas la Siria-Malabaran Katolikan Eklezion. En la 16-a jarcento, skismo dividis la Eklezion de la Oriento en ĝia hejma teritorio, estigante la Ĥaldean katolikan Eklezion kaj la Asirian Eklezion de la Oriento. Tiu dua branĉo ekde la 1960-aj jaroj estas dividita en la tutmonde aganta "Sankta Apostola kaj Katolika Asiria Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Ĉikago, kaj la ĉefe en Irako aganta (sed ankaŭ en Usono kaj Germanio reprezentata) "Antikva Apostola kaj Katolika Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Bagdado.[5]

Orientaj katolikaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas 23 orientaj katolikaj eklezioj. El tiuj, 7 devenas de la tradicioj de la orientaj ortodoksaj eklezioj:

Escepte de la maronita eklezio, kiu neniam dividiĝis de Romo, tiuj estiĝis pro la deziro de iuj membroj de orientaj ortodoksaj eklezioj havi komunecon kun la Sankta Seĝo. Ili aliĝis al la katolika doktrino, konservante la proprajn ritaron kaj liturgian lingvon. Kiel proprajuraj katolikaj eklezioj, ili ĝuas egalan dignon kiel la latina eklezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]