Orientalismo (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En sia libro "Orientismo" aŭ Orientalismo (1978), aŭ la oriento vidata el okcidento, En ĉi tiu verko, la aŭtoro malkaŝas la esencon de la okcidenta aliro al percepto, kompreno, interpreto, studado de la Oriento. Laŭ la aŭtoro de la libro, orientismo estas simbolo de eŭropa potenco super la Oriento. La orientalisma "Oriento" estas artefakto de la Okcidento.

La libro de Said havis gravan efikon sur sociaj kaj humanitaraj disciplinoj ĉe la fino de la 20-a kaj 21-a jarcentoj, iĝante fundamenta verko por postkoloniaj studoj. Tuj kiam ĝi unue estis publikigita en Usono, la libro estigis multe da tutmonda intereso kaj estis diskutita fare de multaj orientalistoj, interesitaj homoj kaj akademiaj institucioj en la mondo. La libro estis tradukita en pli ol 20 lingvoj i.a. en la japana, la korea kaj la hebrea.

Tezo[redakti | redakti fonton]

حريم السلطان - populara fantazio pri haremo kaj hamamo. Jean-Léon Gérôme: "Banado en la haremo" (1889)
Populara fantazio pri haremo kaj hamamo. Jean-Léon Gérôme: "Banado en la haremo" (1889)

En sia libro Orientalismo, Edward Said argumentis, ke okcidenta kulturo produktis percepton pri la "Oriento" surbaze de aparta imago, popularigita per akademiaj orientaj studoj, vojaĝliteraturo, antropologio kaj la kolonia vidpunkto de la Oriento.

Okcidentaj skribaĵoj pri la Oriento kaj la konceptoj prezentitaj en la literaturo de orientalismo ne devas esti traktataj kun ilia ŝajna valoro. Ĉar ili estas kulturaj perceptoj bazitaj sur okcidentaj imagoj kaj perceptoj pri la Oriento.

En prelego de 1993 en York University, Toronto, Kanado, Said emfazis la rolon de kulturo en orientalisma imperiismo kaj koloniismo[1].  Diferencigante kaj altigante nacian kulturon super alia, validiĝas procezo de "aliigado"[2].  Ĉi tiu procezo fundamentas imagitajn geografiojn kiel orientalismo, ĉar ĝi kreas aron de antaŭpensitaj nocioj por memservaj celoj.  Konstruante sin kiel superulo, la imperia forto aŭ koloniiga agento kapablas pravigi siajn agojn kiel iel necesajn aŭ utilajn al la "alia[3]".

Kultura fono[redakti | redakti fonton]

La arabaj reĝimoj preskaŭ kunlaboris kun okcidentaj koloniaj institucioj, helpante ilin enkorpigi romantikajn fantaziajn nociojn pri la araba kulturo en arabajn mensojn. Okcidentaj orientalistoj el Francio kaj Anglio evoluigis la koncepton "Oriento" dum la 18-a jarcento, kaj usonaj orientalistoj adoptis ĝin en la 20-a jarcento.  Orientalismaj stiloj de orienta kulturo servis al silenta pravigo por koloniaj ambicioj, usonaj koloniaj praktikoj kaj eŭropaj potencoj. En ĉi tiu kunteksto, Said skribas pri la nuntempa orientalisma stereotipado de araboj kaj islamanoj.

Jean Léon Gérôme, Serpentodresisto.

Li asertis, ke longa tradicio de falsaj kaj romantismaj bildoj de Azio kaj t.n. Mez-Oriento en la t.n. okcidenta kulturo efektive servis kiel implicita pravigo de la koloniaj kaj imperiaj ambicioj de Eŭropo kaj Usono. Verkante en 1980, Said ruze antaŭvidis la mondpercepton postan al la terorismaj atakoj kontraŭ Novjorko de la 11-a de septembro 2001:

"Rilate tion kio ŝajne koncernas Usonon, estas nura eta troigo diri ke islamanojn kaj arabojn oni esence vidas aŭ kiel petrolprovizantojn aŭ kiel potencialajn teroristojn. Ege malmulte el la detaloj, la homa denseco, la pasio de la arab-islama vivo eniris la konscion de eĉ tiuj personoj kies profesio estas raporti pri la araba mondo. Anstataŭe ni havas serion da krudaj, esencecigitaj karikaturoj de la islama mondo tiel prezentitaj, ke oni igas tiun mondon pli facile milit-agresebla."

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikante liajn teoriojn, Christopher Hitchens skribis ke Said rifuzis ajnan eblecon de tio, "ke rekta engaĝiĝo de Okcidento en la regiono estus legitima" kaj ke liaj analizoj rigardas "ĉian montron de eŭropa scivolo pri Oriento kiel parton de granda plano por ekspluati kaj refari tion, kion okcidentanoj vidas kiel pasivan, riĉan, sed last-instance malŝatindan 'orientan' sferon".

Laŭ Robert Irwin, Said kaj multaj reprezentantoj de la okcidenta scienca komunumo, ignoris la opinion de arabaj sciencistoj kaj iliajn verkojn:

Se vi aldonos al tio la plej famajn arabajn historiistojn, kiuj verkis en sia propra lingvo, la listo povintus okupi la reston de la libro. Sed Said ne volas, ke araboj reprezentu sin mem, kaj estas li, kiu neas ilian rajton je libera parolado. Se oni legas la kontraŭorientalismajn verkojn de la arabaj verkistoj Anwar Abdel-Malek, AL Tibawi kaj Abdullah Larui, evidentiĝas, ke Said ne povintus verki orientalismon sen siaj antaŭuloj[4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ankerl, Guy Coexsiting Contemporary Civilizations: Arabo-Mulsim, Bharati, Chinese, and Western. Geneva: INU Press, 2000. ISBN 2-88155-004-5
  • Balagangadhara, S. N. "The Future of the Present: Thinking Through Orientalism", Cultural Dynamics, Vol. 10, No. 2, (1998), pp. 101–23. ISSN 0921-3740.
  • Benjamin, Roger Orientalist Aethetics, Art, Colonialism and French North Africa: 1880–1930, U. of California Press, 2003
  • Biddick, Kathleen. "Coming Out of Exile: Dante on the Orient(alism) Express", The American Historical Review, Vol. 105, No. 4. (Okt., 2000), pp. 1234–1249.
  • Brown, James D.J. (2010) "A Stereotype, Wrapped in a Cliché, Inside a Caricature: Russian Foreign Policy and Orientalism", Politics, 30(3), 149-159.
  • Fleming, K.E. "Orientalism, the Balkans, and Balkan Historiography", The American Historical Review, Vol. 105, No. 4. (Okt., 2000), pp. 1218–1233.
  • Halliday, Fred. "'Orientalism' and Its Critics", British Journal of Middle Eastern Studies, Vol. 20, No. 2. (1993), pp. 145–163.
  • Irwin, Robert. For lust of knowing: The Orientalists and their enemies. London: Penguin/Allen Lane, 2006 (ISBN 0-7139-9415-0)
  • Kabbani, Rana. Imperial Fictions: Europe's Myths of Orient. London: Pandora Press, 1994 (ISBN 0-04-440911-7).
  • Kalmar, Ivan Davidson & Derek Penslar. Orientalism and the Jews Brandeis 2005
  • Klein, Christina. Cold War Orientalism: Asia in the Middlebrow Imagination, 1945–1961. Berkeley: University of California Press, 2003 (ISBN 0-520-22469-8; paperback, ISBN 0-520-23230-5).
  • Knight, Nathaniel. "Grigor'ev in Orenburg, 1851–1862: Russian Orientalism in the Service of Empire?", Slavic Review, Vol. 59, No. 1. (Spring, 2000), pp. 74–100.
  • Kontje, Todd. German Orientalisms. Ann Arbor, MI: University of Michigan Press, 2004 (ISBN 0-472-11392-5).
  • Little, Douglas. American Orientalism: The United States and the Middle East Since 1945. (2nd ed. 2002 ISBN 1-86064-889-4).
  • Lowe, Lisa. Critical Terrains: French and British Orientalisms. Ithaca: Cornell University Press, 1992 (ISBN 978-0-8014-8195-6).
  • Macfie, Alexander Lyon. Orientalism. White Plains, NY: Longman, 2002 (ISBN 0-582-42386-4).
  • MacKenzie, John. Orientalism: History, theory and the arts. Manchester: Manchester University Press, 1995 (ISBN 0-7190-4578-9).
  • Murti, Kamakshi P. India: The Seductive and Seduced "Other" of German Orientalism. Westport, CT: Greenwood Press, 2001 (ISBN 0-313-30857-8).
  • Minuti, Rolando: Oriental Despotism, European History Online, Mainz: Institute of European History, 2012, konsultita: 6an de Junio, 2012.
  • Noble dreams, wicked pleasures: Orientalism in America, 1870–1930 de Holly Edwards (Eldonisto). Princeton: Princeton University Press, 2000 (ISBN 0-691-05004-X).
  • Orientalism and the Jews, eldonita de Ivan Davidson Kalmar kaj Derek Penslar. Waltham, MA: Brandeis University Press, 2004 (ISBN 1-58465-411-2).
  • Oueijan, Naji. The Progress of an Image: The east in English Literature. New York: Peter Lang Publishers, 1996.
  • Peltre, Christine. Orientalism in Art. New York: Abbeville Publishing Group (Abbeville Press, Inc.), 1998 (ISBN 0-7892-0459-2).
  • Prakash, Gyan. "Orientalism Now", History and Theory, Vol. 34, No. 3. (Oct., 1995), pp. 199–212.
  • Rotter, Andrew J. "Saidism without Said: Orientalism and U.S. Diplomatic History", The American Historical Review, Vol. 105, No. 4. (Okt., 2000), pp. 1205–1217.
  • Varisco, Daniel Martin. "Reading Orientalism: Said and the Unsaid." Seattle: University of Washington Press, 2007. (ISBN 978-0-295-98752-1).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kultura imperiismo

Eŭropcentrismo

Etnocentrismo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edward Said. "Kulturo kaj Imperiismo" (Prelego): York University, Toronto, la 10-an de februaro 1993. En sia libro "Orientalism" Edward Said denuncis "la subtilan kaj konstantan eŭropcentran antaŭjuĝon kontraŭ arab-islamaj popoloj kaj ilia kulturo". Poste (en 1993) Edward Saïd precizigis sian pensadon en "Culture and Imperialism" (Kulturo kaj Imperiismo).
  2. (en) Alison Mountz, Key Concepts in Political Geography, ĉapitro 28: "The Other". paĝoj 328-329.
  3. (en) Alison Mountz, Key Concepts in Political Geography, Ch. 28 "The Other"; Edward Said. "Culture and Imperialism" (prelego): York University, Toronto, la 10-an de februaro 1993.
  4. (en) For Lust of Knowing: The Orientalists And Their Enemies, Paperback - International Edition, la 27-an de februaro, 2007, p. 292