Orientazia pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Charadrius placidus | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orientazia pluvio (Charadrius placidus, sed ankaŭ Longbeka pluvio) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.[1] Ĝi troviĝas en plimulto de Orienta Azio, nome en Bangladeŝo, Butano, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Hongkongo, Barato, Indonezio, Japanio, Laoso, Malajzio, Mongolio, Birmo, Nepalo, Nord-Koreio, Rusio, Sud-Koreio, Srilanko, Tajvano, Tajlando, kaj Vjetnamio.[1] La Orientazia pluvio estas migranta birdo, kiu reproduktiĝas kaj vintrumas en diversaj partoj de sia teritorio.[2] Tiu birdo ofte povas esti vidata laŭlonge de bordoj de riveroj, rojoj, en malsekejoj, kaj rizkampoj.[2] Ili manĝas ĉe la akvobordo ĉefe akvajn insektojn, insektajn larvojn, kaj aliajn senvertebrulojn.[3] Malfacilas distingi inter maskloj kaj inoj pro ilia simila plumaro.[3]

La reprodukta sezono ekas fine de februaro aŭ komence de marto kaj finas en julio.[3] Masklo kaj ino formas monogaman paron kaj retenas sian teritorion tra la tuta reprodukta sezono.[3] Esploro pri tutmonda populacio en 2016 taksis la Orientazian pluvion kiel Malplej Zorgiga specio en la Ruĝa Listo de International Union for Conservation of Nature (IUCN).[4]
Kaj maskloj kaj inoj havas grizecbrunan dorson kaj blankajn ventron kaj gorĝon. La frunto estas blanka kun nigra zono el unu okulo al la alia. La blanka makulo de la frunto etendiĝas ĝis la bazo de la beko. Estas nigra brusta bando sub la gorĝo. Estas flavaj ĉirkaŭokuloj, kaj blanka strio supre.[5][6]
La longbeka pluvio estis por la unua fojo priskribita de J. E. Gray kaj G. R. Gray en 1863, kaj oni ne registris subspeciojn ĝis nun.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Charadrius placidus (Long-billed Plover) - Avibase. Alirita 2019-10-12 .
- ↑ 2,0 2,1 (Decembro 2006) “The Identification of Long-billed Plover”, BirdingAsia, p. 48–54. Alirita 2019-10-12..
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 (2007) “Long-billed Plover”, Bird Research News 4, p. 1–3. Alirita 2019-10-12..
- ↑ (2016) “The IUCN Red List of Threatened Species”. doi:10.2305/iucn.uk.2016-3.rlts.t22693767a93421626.en. Alirita 2019-10-13..
- ↑ Lethaby, Nick (Decembro 2006). "The Identification of Long-billed Plover". BirdingAsia: 48–54. Alirita en 2019-10-12 – pere de ResearchGate.
- ↑ "Charadrius placidus (Long-billed Plover) - Avibase". avibase.bsc-eoc.org. Alirita en 2019-10-12.
- ↑ ITIS Standard Report Page: Charadrius placidus. Alirita 2019-10-13 .
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)
- Hayman, Marchant kaj Prater Shorebirds (ISBN 0-395-60237-8)
- (1993) “Thinornis novaeseelandiae Shore Plover”, Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds 2, Raptors to lapwings. Melbourne, Victoria: Oxford University Press, p. 912–919. ISBN 978-0-19-553069-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|