Orientfrisaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Orientfrisaj insuloj estas barieraj insuloj en la Norda Maro, antaŭ la plej okcidenta parto de la germana marbordo. Ili situas 5 ĝis 10 kilometrojn norde de la kontinento, inter la enfluejoj de la riveretoj Ems okcidente kaj Jade oriente, kaj apartenas al la germana federacia lando Malsupra Saksio.

La sep loĝataj insuloj estas (de okcidento al oriento): Borkum, Juist, Norderney, Baltrum, Langeoog, Spiekeroog kaj Wangerooge. El ili la insulo Borkum estas laŭ areo la plej granda.

El la sep loĝataj insuloj, la plej orienta apartenas al la historia regiono Oldenburgio, la aliaj ses al la historia regiono Orientfrislando.

Ostfriesische Inseln (Karte).png
satelita bildo de la insularo

Aparte de la orientfrisaj insuloj, ekzistas insularo kun la nomo okcidentfrisaj insuloj ĉe la norda marbordo de Nederlando, kaj plia insularo kun la nomo nordfrisaj insuloj ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danlando (Jutlando).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]