Orientiga instruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedagogio

Orientiga instruadoproblema instruado prezentas al la lernantoj iun problemon kaj lasas ilin mem trovi la solvon.

Ekzemple ĉe la fremdlingva instruado oni prezentas kelkajn vortojn el la vico "knabo - patrino - laboristino - sinjoro" kaj la lernantoj mem divenos, ke la inajn personojn oni derivas per sufikso -in-. La instruisto tion povus diri rekte, sed kiam la lernantoj tion deduktis el ekzemploj, ili multe pli firme memoros la regulon.