Originala video-animeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Originala video-animeoOVA (japane: オリジナル・ビデオ・アニメーション [oriĝinaru bideo animēŝon], de alngla: Original video animation) estas animea produktaĵo tuj disponeblaj sub formo de videokasedoDVD sen antaŭa apero en kinejojTV. Tiu anglalingva termino estas aparte uzata por aludi al la japanaj originalaj video-animeoj. En Usono plioftas la esprimo "Direct-to-video" [direkt tu video].

La signifo de la anlgla esprimo "Original Animation Video" (OAV) estas pli-malpli la sama, kvankam laŭvorte ĝi havas alian difinon. Nepras malgraŭ ĉio emfazi, ke tiu ĉi esprimo estas uzata nur ekster Japanio, ekzemple en Usono kaj Eŭropo. Vidu la ĉi-teman eksteran ligon malsupre.

Distinge de anime-serioj, kiuj kutime havas pli ol 12 epizodoj, OVA konsistas el 1—6 epizodoj (malofte pli da 6). Distinge de anime-filmoj, kiuj daŭras pli ol 1 horo (kutime 90—120 min.), la epizodo de OVA estas pli mallonga (kutime daŭras 25—40 min.).

Historio

Animea konsumado fulmrapide fariĝis ege kutima japanie, kaj amasoj da fanatikuloj ekkaptis la plej novajn seriojn je freŝa apero. Ĉar la plejmulto de japanaj familioj jam posedis magnetoskopon, rapide ĝermis la ideo rekte aperigi la fikciaĵojn ĉe la videa merkato. Tiel, produktiĝis multaj animeaj serioj por la nura vendado, kaj tiuj rapide populariĝis. Kvankam la termino "direct-to-video" emis esti pejorativa en Usono, kromsignifante tro malbonan serion por meriti kinan aperon, la malo okazis en Japanio, kie tiaj videoj montriĝis nepraj pro la senĉesa postulado de la publiko, kaj foj-foje eĉ riveliĝis ambiciaj fikcioj, kiu sukcese pli gravis ol la televidaj elsendaĵoj.

Multaj legendaj serioj aperis OVA-e, kiel interalie "Bubblegum crisis" aŭ "Tenĉi mujo!". Dum la usonaj direct-to-video ekaperis je la 1970-oj, "Dallos", la unua japana OVA, ekestis jam en 1983, dank'al Oŝii Mamoru. Multaj aliaj firmaoj enŝoviĝis en la OVA-a sukcesa ondo, kaj ties markato senhalte soriris ĝis la komencoj de la 1990-oj, kiam ĝi subite malsukcesiĝis precipe pro la ekonomika japana konjunkturo. Nuntempe estas malpli da originaj video-animeoj, ĉar multaj nun postvenas televidaj serioj, kiel "Hunter × Hunter".

Eksteraj ligiloj