Orinoka krokodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orinoka krokodilo
Orinokaj krokodiloj en la Estación Biológica de Villavicencio
Orinokaj krokodiloj en la Estación Biológica de Villavicencio
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Reptilia
Ordo: Crocodilia
Familio: Krokodiledoj
Subfamilio: Krokodilenoj
Genro: Crocodylus
Specio: C. intermedius
Crocodylus intermedius
(Graves, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de Orinoka krokodilo
Arealo de Orinoka krokodilo
Arealo de Orinoka krokodilo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orinoka krokodilo (Crocodylus intermedius), malĝuste nomita ankaŭ Orinoka kajmano, ĉar temas pri krokodilo kaj ne pri kajmano, estas la unura specio de krokodilo kies distribuado estas entute enhavata en ununura rivera baseno, nome tiu de la rivero Orinoko.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La Orinoka krokodilo estas unu de la plej grandaj specioj de krokodilo, ĉar ĝi povas atingi probable maksimuman longon de 6 metroj. Ties koloro povas montri variadojn laŭ la aĝo, kaj oni priskribis tri fazojn:

  • mariposo (papilia): de koloro grizecverda kun nigraj dorsaj strioj.
  • flava: estas la plej komuna , iom bronzkolora kaj kun malhelaj disaj areoj. La ventro estas kremoflaveca uniforme kun manlhelaj makuloj ĉe la vostobazo.
  • nigra: reale temas pri malhelgrizeca koloro preskaŭ uniforma.

Ĉiukaze tiu maldikaj estas pli helaj, kun malhelaj svagaj zonoj vostoflanke.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

En la estinteco ties loĝantaroj etendis laŭlonge de la baseno de la rivero Orinoko en Kolombio kaj Venezuelo, okupante ĉefe riverojn de granda fluejo kaj malklaraj akvoj; tamen, ĝi nuntempe restas en la formo de aro de izolitaj kaj malgrandaj loĝantaroj, kaj lokitaj ĉefe en vivmedioj marĝenaj. Ĝis nun oni ne sukcesis klarigi la kialon ke la distribuado neniam etendiĝs tra la riverbranĉo Casiquiare, al la baseno de la rivero Amazono. En Venezuelo ties antaŭa distribuado estis ampleksa en la malaltaj teroj de la baseno de la rivero Orinoko, ĉefe laŭlonge de ebenaĵoj kaj savanoj inondeblaj, sed etendante krome al arbaraj areoj de la lando kaj taŭgaj vivmedioj al la andaj deklivoj. Nuntempe estas restriktita al la malpli da de 15 disaj subpopulacioj en sia areo de originala distribuado.

Populacio[redakti | redakti fonton]

Laŭ pli da 3.300 km laŭlonge de la baseno de la rivero Orinoko, fare de priserĉistoj Goldshalk kaj E. Sosa, nur estis observitaj 273 krokodiloj, kio ilin proponigis ke la grandeco populacia maksimume por la specio ne eblis pli alta ol la 1.000 individuoj. De tiam, ili realigis censojn kaj kampostudojn en pluraj lokoj, de kio oni sugestas ke la ĉefaj ekzistantaj loĝantaroj troviĝas en la riveroj Tukupido en Portugalino, Capanaparo en Apure, Kohedes kaj Sarare en Kohedes kaj Digo de Camatagua en Aragua. La ĉirkaŭkalkulitaj populacioj konataj por ĉiu loko estas la sekvaj: 107 individuoj en la rivero Tukupido, 200 en la rivero Kohedes, 150 en la rivero Sarare, 233 en la rivero Kapanaparo kaj 68 en la rivero Caura. Oni ĉirkaukalkulas ke la aktuala loĝantaro en Venezuelo estas de ĉirkaŭ 1.000 plenaĝaj krokodiloj, dise en malgrandaj grupoj; en Kolombio oni konsideras ke ĉi tiu neotropisa specio estas preskaŭ formortinta (restas malpli da 50).

Ĉefaj minacoj[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1920-aj jaroj oni iniciatis la komercan ekspluatadon de la krokodilo de la Orinoko, kun la intenco utiligi ties haŭton kaj vendi ĝin en la leda merkato internacia. Meze de la 1930-aj jaroj ĉi tiu aktiveco atingis sian maksimuman nivelon, kaj en Sankta Ferdinando de Apure, centro de la komerco, oni vendis ĉiutage inter 3.000 kaj 4.000 haŭtojn. Kvankam la troekspluatado de ties loĝantaroj portis al la kolapso al la leda industrio komence de la 1950-aj jaroj, ankoraŭ tiuj krokodiloj estas kaptitaj fare de oportunismaj ĉasistoj. Nuntempe, la ĉefa minaco por la specio estas la detruo de la vivmedio. La plej granda loĝantaro konita, situa en la riveroj Kohedes kaj Sarare en la ŝtato Kohedes, estas minacita de la disvolviĝo de sistemo de kanaloj kiujn formas parton de projektoj por la terkultura disvolviĝo, kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke la natura vivmedio restanta eble estos detruita post malpli da tri jaroj. En aliaj zonoj, la riveroj troviĝas sub la influo de aktivecoj minejaj, terkulturaj kaj industriaj, kio produktis la poluadon de ties akvoj kaj la malpliigo de la vivmedio uzebla de la specio. Aldone, la prirabado de nestoj por ĉerpi la ovojn manĝocela kaj la vendo de krokodiloj ĵus naskiĝintaj al turistoj, estas aktivecoj kiuj gravas kiel faktoroj de risko, speciale se oni konsideras la grandecon tiom malpliigitan de la aktualaj loĝantaroj. Aliflanke, iuj krokodiloj estas kaptitaj hazarde en fiŝretoj al kiuj estas altiritaj de la propraj fiŝoj kaptitaj. Se kiam oni reprenas la retojn la krokodiloj ankoraŭ vivas, ili estas ĝenerale proponitaj por la vendo, sed en la okazo ke ili mortas sufokitaj, ili estas senhaŭtigitaj kaj la haŭtoj estas venditaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]