Odiŝo
Oriso, angle Orissa prononce, Orija aŭ Orijo, en la orija ଓଡ଼ିଶା, estas ŝtato situa en la orienta marbordo de Barato, ĉe la Bengala Golfo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo de 1936 kiel provinco de la Brita Hindio[1], kaj konsistas ĉefe el parolantoj de la orija[2]. la 1-a de aprilo estas celebrata kiel Utkal Divas (Orisa Tago).
Oriso estas la naŭa plej granda ŝtato laŭ etendo kaj la dekunua laŭ loĝantaro en Barato. La orija estas la oficiala kaj plej disvastige parolata lingvo[3]. Oriso havas relative mallongan marbordon[4] (ĉirkaŭ 480 km longa[5]) kaj mankas bonkvalitaj havenoj[4], escepte pro la profundejo ĉe Paradip. La mallarĝa marborda strio inklude la delton de la rivero Mahanadi enhavas la kernon de la populacio[6]. La interno de la ŝtato estas montara kaj malmulte loĝata[6]. Deomali je 1672 m estas la plej alta pinto de la ŝtato.
Oriso suferas intensajn uraganojn. La plej danĝera en oktobro de 1999, nomata ciklono 05B, kaŭzis teruran damaĝon kaj ĉirkaŭ 10 000 mortojn.
En Oriso estas la akvobaraĵo Hirakud, unu el la plej grandaj en la mondo. Orissa havas kelkajn popularajn turistejojn. Puri, kun la templo de Jagannath ĉe la maro, kaj Konark, kun la Konarka Suntemplo, estas vizitataj de miloj da turistoj ĉiujare. La templo Lingaraja de Bhubaneswar, la templo de Jagannatha en Puri, La Suntemplo de Konark kaj la Fortikaĵo Barabati de Cuttack estas gravaj lokoj por la arkeologia historio de Barato.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ HC Orissa History. High Court of Orissa. Alirita 2008-10-09.
- ↑ Jain, Dhanesh. (2003) The Indo-Aryan languages. eldonejo Routledge, p. 445. ISBN 0700711309.
- ↑ langauge. Government of Orissa. Alirita 2008-10-09.
- ↑ 4,0 4,1 article on Orissa in MSN Encarta. MSN. Alirita 2008-10-09.
- ↑ Profile of Orissa. Government of Orissa. Alirita 2008-10-09.
- ↑ 6,0 6,1 Demographic features. Government of Orissa. Alirita 2008-10-09.