Orjola gubernio
| Orjola gubernio | |||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
| gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
2 033 798 en 1897 | ||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Orjola gubernio - ruse Орловская губерния, Orlovskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la jaro 1796 kaj la 14-a de majo 1928. La loĝantaro estis 2 033 798 civitanoj en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 41 058 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 50 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la urbo Orjol.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio transprenis vastan parton de la Orjola vicreĝlando de la Rusa carlando kaj ke sekve de la Oktobra Revolucio de 1917 ankoraŭ pli ol 10 jarojn pluekzistis kiel parto de Sovetunio ĝis ĝi malinstaliĝis en majo 1928 - sekva administra unuo estis precipe la Centra Ĉernozjoma Provinco (ruse Центрально-Чернозёмная область). Sed necesas precizigi, ke ekde 1920 ĝis la malfondo la Orjola kune kun la najbara Kaluga gubernio konsistigis kunan unuon, kiu ricevis la nomon Brjanska gubernio.

