Orkestriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
orkestriono de la firmao Seeburg el 1918

La orkestriono apartenas al la mekanikaj muzikiloj. Ĝi celas imiti idealokaze tutan orkestron.[1] La koncerta orkestriono de la 19-a jarcento konceptiĝis por muzikado en la salonoj de riĉaj burĝoj kaj en la haloj de grandaj hoteloj, kaj aŭdigis muzikaĵojn kiel sinfonioj de Ludwig van Beethoven, operajn uverturojn, sed ankaŭ marŝomuzikon kaj koncertajn valsojn en dancejoj.

La unuaj orkestrionoj similis al orgenoj kaj imitis blovmuzikon. Unu el pluraj mekanikaj muzikiloj el kiu pluevoluis la postaj orkestrionoj, estis maŝino nomata "Panharmonikon", inventita en 1805 fare de Johann Nepomuk Mälzel. La unua orkestriono estis konstruita en 1820 de ludhorloĝa konstruisto Carl Blessing en la loĝloko Unterkirnach en la horloĝa regiono Nigra Arbaro de sudokcidenta Germanio. En la unua duono de la 19-a jarcento multaj firmaoj partoprenis en la pluevoluigo de la instrumentaro. En 1883 la horloĝisto kaj mekanikisto Emil Welte el la loĝloko Vöhrenbach, tutproksime de Unterkirnach, do same en la regiono Nigra Arbaro de sudokcidenta Germanio, inventis la kunordigadon de muzikado per truigitaj paperaj bendegoj, kio decide antaŭenigis la evoluon. La integrio de aŭtomate ludita violino tamen nur sukcesis en 1905 en Ĉikago, iom poste ankaŭ en Lepsiko. La lastaj orkestrionoj konstruiĝis en 1930.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu ekzemple la vortaran difinon de la germana vorto Orchestrion