Orno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orno
(manaa frakseno)

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Oleacoj Oleaceae
Genro: Frakseno Fraxinus
Fraxinus ornus
L.
Arealo
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La orno (Fraxinus ornus),[1] ankaŭ nomata manaa frakseno pro sia blanka suko (manao) aŭ floranta frakseno pro siaj okulfrapaj blankaj aroj de malgrandaj floroj, estas specio de frakseno vivanta en suda Eŭropo kaj Turkio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kutime orno estas malgranda arbo, ofte eĉ tufarbusto, sed en favoraj kondiĉoj ĝi povas kreski ĝis ĉ.20m.

La folioj estas kunmetaj kaj enhavas plej ofte 7 folierojn (foje 5 aŭ 9); ili estas kontraŭe duopaj sur la branĉoj kaj falas vintre.

La floroj estas polenataj de insektoj kaj agrable odoras. Ili estas blankaj, malgrandaj, sed kunmetataj en grandaj floraroj.

Fruktoj estas samaroj.

El la trunkoŝelo, se entranĉita, foriras blanka, malfluema suko nomata "manao" (kiel la biblia manao).

Uzado[redakti | redakti fonton]

Orno estas ofte kulturata kiel ornama planto, ankaŭ norde de sia natura disvastiĝo.

En malmultaj lokoj de Sicilio orno estas ankoraŭ kulturata por eltiri manaon; en la pasinteco ĝi estis kulturata en pli multaj lokoj de Suditalio. Manao estas riĉa je manitolo (kemie simila al glicerolo sed kun 6 atomoj de karbonio), kiu estas dolĉa kaj malforte laksiga. Manao estis uzata tradicie en kelkaj kukoj.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. orno. PIV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Frakseno