Oropomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oropomoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La oropomoj (alia nomformo: Oropoi) estis etno en Karamoja en Ugando. Ili en la pasinto plejparte estis asimilitaj en la etnojn itesoj kaj karamoĝongoj, kiuj post ili estis almigrintaj en tiun regionon. Ili vivis je diversaj lokoj inter la rivero Kartvelo (Cartwel), la montaro Chemorongit kaj la monto Elgono (Mount Elgon). Laŭ raportoj la oropoma lingvo estis izolita lingvo.

Laŭ iuj ili unue vivis proksime al la monto Moroto (Mount Moroto) kaj poste migris okcidenten en la ebenaĵon inter Napak kaj Elgon, antaŭ ol ĉirkaŭ 1830 la karamoĝongoj venkis kaj dispelis ilin.