Saltu al enhavo

Orpunkta grundokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orpunkta grundokolombo
Ĉe San Pedro de Atacama, Antofagasta, Ĉilio
Ĉe San Pedro de Atacama, Antofagasta, Ĉilio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Metriopelia
Specio: Orpunkta grundokolombo M. aymara
Metriopelia aymara
(Prévost, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orpunkta grundokolomboOrmakula grundokolombo (Metriopelia aymara) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi troviĝas en nordokcidenta Argentino, sudokcidenta Bolivio, nordorienta Ĉilio, kaj Peruo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Orpunkta grundokolombo estis metita en la monotipan genron Leptophaps fare de kelkaj fakuloj, poste en la genron Metriopelia. Ĝi ne havas subspeciojn.[2][1]

La supraj partoj de la plenkreska Orpunkta grundokolombo estas pala sablobrunaj kun ruĝecrozkolora nuanco. Ĝia gorĝo estas blanka, ĝia ventro sablokolora, kaj la malsupraj partoj inter ili ruĝecrozkoloraj. La internaj vostoplumoj estas grizecbrunaj kun nigraj pintoj kaj la eksteraj purpure nigraj. La fermita flugilo montras vicon de la nomigaj irizecaj oraj punktoj, du purpure nigrajn makulojn, kaj purpure nigran areon ĉe la pintoj de la flugplumoj. La okulo estas bruna, kaj unike en ĝia genro, ne estas ĉirkaŭita de nuda haŭto. Junuloj estas pli palaj ol la plenkreskuloj, havas malmulte aŭ nenion rozkoloran, kaj ne havas la orajn makulojn sur la flugilo.[3]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La Ormakula grundokolombo troviĝas el Departemento Ankaŝo en centra Peruo oriente al okcident-centra Bolivio kaj sude al ĉilia Kokimbio kaj al argentina Mendoza Provinco. Ĝi loĝas en la aridaj kaj duonaridaj partoj de la punaa zono de Andoj. Tie ĝi troviĝas sur la ebenaĵoj, laŭlonge de lagobordoj, kaj meze de herbaj tufoj. Ĝi birdariĝas en maldensaj arbaroj de Polylepis aŭ ŝtona tereno dum la nestosezono. En alteco ĝi plejparte varias inter 2 800 kaj 5 000 m, sed povas esti trovita eĉ ĝis 300 m en la suda parto de sia teritorio.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
  3. 3,0 3,1 Baptista, L. F., P. W. Trail, H. M. Horblit, P. F. D. Boesman, kaj E. F. J. Garcia (2020). Golden-spotted Ground Dove (Metriopelia aymara), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [2] Alirita la 17an de Septembro, 2021