Ruĝecventra ortalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ortalis wagleri)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra ortalo
Ruĝecventra ortalo
Ruĝecventra ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Genro: Ortalis
Specio: O. wagleri
Ortalis wagleri
(Gray, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Ruĝecventra ortaloRuĝecventra ĉaĉalako (Ortalis wagleri) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝantas nur en nordokcidenta Meksiko (sudo de Sonora, Sinaloa, nordokcidente de Durango, okcidente de Nayarit kaj nordokcidente de Jalisco).[1] Ties natura habitato estas ĉefe subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj ankaŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Kvankam ĝenerale ili troviĝas je ĝis malpli ol 1300  super msm, ili alvenas foje ĝis 2000 msm.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ŝajne sude de Sinaloa la ovodemetado okazas ĉefe en junio, kaj iom malpli en majo kaj julio. Ĝenerale la ovokvanto estas de tri ovoj.[1]

Ili manĝas fruktojn en la arboj.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri grizecbruna ĉaĉalako kiu montras ruĝecan ventron anstataŭ blankecan malkiel multaj aliaj samgenranoj. La fortaj kruroj estas grizaj kaj en kapo montras flavecajn ĉirkaŭokulan haŭtaĵon kaj mentonsakon. La granda vosto estas malhela kun ruĝecaj pintoj en eksteraj vostoplumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 BirdLife International 2009. Ortalis wagleri[rompita ligilo]. En IUKN 2011. Ruĝa Listo de IUKN - versio 2011.2. Konsultita la 14an de marto de 2012.