Ortler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortler
itale: Ortles, germane: Ortler
Monto
Pinto de Ortler dum somero
Lando  Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo Sudtirolo
Montaro Alpoj
Supermara alteco 3 905 m s. m.
Koordinatoj 46° 30′ 38″ N 10° 32′ 31″ O / 46.51056 °N, 10.54194 °O / 46.51056; 10.54194 (mapo)
Unua grimpo Josef Pichler
 - dato 27-a de septembro 1804
Vikimedia Komunejo: Ortler
Plej alta monto de la sudaj kalkoŝtonaj Alpoj

Ortler (itale: Ortles; germane: Ortler) estas, je 3 905 metroj super la marnivelo, la plej alta monto en la orientaj Alpoj ekster la Bernina montaro. Ĝi estas la ĉefpinto de la Ortler-montaro ("Ortleraj Alpoj"). La Ortler estas la plej alta pinto de la sudaj kalkoŝtonaj Alpoj, de la itala provinco de Sudtirolo, de Tirolo entute, kaj, ĝis 1919, de la tiama aŭstra-hungara imperio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La masiva monto estas kovrita per glaĉero sur la nordokcidenta flanko kaj havas longan nordan kreston kiu finiĝas ĉe la vilaĝo de Gomagoi kaj apartigas la valojn de Trafoi kaj Sulden. La suda kresto kondukas al la Hochjoch (3527 m) sur la ĉefkresto de la Ortler Alpoj, kiu formas la limon inter la Provinco de Sondrio kaj Sudtirolo. Okcidente sur tiu ĉefa kresto troviĝas la Thurwieser Spitze (3652) kaj la Trafoier Wall (3565 m). Sudoriente estas la monto Zebrù (3740 m) kaj la majesta Königspitze (3859 m).

Unua montogrimpo[redakti | redakti fonton]

La Ortler unue estis grimpita fare de Josef Pichler ("Pseirer-Josele"), ĉasisto de ĉamoj el St. Leonhard in Passeier, kaj liaj kunuloj Johann Leitner kaj Johann Klausner de Zell am Ziller la 27-an de septembro 1804. La supreniro sekvis al peto de arkiduko Johano de Aŭstrio , kiu forte deziris, ke post la unua montogrimpo de la Großglockner (3,798 m) en 1800, la plej alta monto en la imperio de sia frato, la imperiestro Francisko la 1-a, devus esti grimpata. La arkiduko ordonis al Johannes Nepomuk Gebhard, "montoficialulo" kaj topografo de Salzburg, surgrimpi la monton kun lokuloj. La unuaj kvin provoj malsukcesis kaj Gebhard estis preta rezigni, kiam Pichler respondis al la oferto de monpremio por atingado de la pinto. Pichler kaj siaj amikoj prenis malfacilan, kaj pro danĝero el lavango ĝis antaŭ nelonge neuzitan, itineron super la nordokcidenta flanko de Trafoi.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La Ortleraj Alpoj estis ĉefa batalkampo inter aŭstraj kaj italaj soldatoj dum la unua mondmilito, estante sur la limo de Italio kaj la Aŭstra Imperio. La avantaĝo de la plej alta punkto estis gravega. La aŭstraj soldatoj rapide okupis la plej altajn pintojn, kaj la ĉefa celo de la italaj soldatoj dum kvar jaroj estis forpeli ilin de tiuj pozicioj. En la mezaj 1990-aj jaroj, montogvidisto malkovris du kanonojn kiuj estis postenigitaj tre proksime al la pinto de la Ortler kaj estis kaŝitaj per neĝo poste.