Ortodoksa monaĥismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gradoj de la ortodoksa monaĥismo estas la stadioj kiujn la ortodoksa monaĥo devas trairi dum sia religiula vivo. En la ortodoksa eklezio, la procezo por fariĝi monaĥo intence lantas: post la novicado, nepras gajni tri gradojn por ricevi la kompletan frokon.

Ortodoksa monaĥismo[redakti | redakti fonton]

Malsame ol en la Katolika Eklezio en kiu naskiĝis diversaj religiaj ordenoj, ĉiu kun siaj apartaĵoj, en la Ortodoksa Eklezio ekzistas unika tipo de monaĥismo aŭ ordeno. La solena voto estas difinita tonsuro (nomo referencanta al la rita kaphara tranĉo).La tonsura rito estas priskribita en la Eŭkologio, la sama libro kie oni priskribas aliajn liturgiajn ritojn.

Minora skemo.

La monaĥa froko estas la sama por la tuta eklezio (kun etaj regionaj apartaĵoj) Kaj samas por monaĥoj kaj monaĥinoj. Ĉigrade estas konfidita al la novulo parto de la vesto dum la tuta ("majora skemo aŭ granda vesto") estas fine vestita nur de tiuj kiuj atingas la plej altajn gradojn.
La monaĥo rajtas eniri kiun ajn monaĥejo laŭvole; sed post la akcepto de la abato (aŭ de abatino]) kaj la solena voto, ne plu rajtas transiri de monaĥejo al alia sen lakonsenta beno de sia eklezia superulo.

Oni fariĝas monaĥo poste la tonsuro, rito kiun nur sacerdoto povas plenumi kaj ĝenerale estas efektigita de la abato. La sacerdoto efektiganta la riton devas posedi la saman aŭ superan gradon de la votanta monaĥo. Episkopo, tamen, rajtas “tonsuri” kiun ajn monaĥon sendepende de sia grado, kaj ankaŭ rajtas, en eksceptaj kazoj, delegi sacerdoton sendepende de ties grado.
La ortodoksaj monaĥoj ricevas la titolon de "patro", sed en konversacioj inter ili, en iuj monaĥejoj rajtas reciproke adresiĝi per "frato". Inter la grekoj, ekzemple, sur la Monto Athos nomiĝas "patro". Inter la grekoj, la plejaĝulaj monaĥoj estas familie honorataj per "gheronda", aŭ "maljunulo" respektocele, kiel kutimas inter la slavaj popoloj, respektosigne.
La plej granda parto de la monaĥoj ne estas sacerdotoj ĉar en ĉiu komunumo agas nur la sacerdotoj laŭ la liturgiaj bezonoj. La episkopoj, laŭ la tradicio ortodoksa, estas elektitaj inter la monaĥoj ne inter la sekulara klerikaro.

Gradoj[redakti | redakti fonton]

Novicado[redakti | redakti fonton]

"Novico" (greke: δόκιμος; slaveklezie: послушникъ, poslushnik), signifas "subobeanto". La novulo komencas sian monaĥan travivon kiel noviculo: post kelktempa travivado en monaĥejo, la novulo, laŭjuĝo de la abato, povas esti asociita al la novicejo: neniu ceremonio, neniu formala enfrokado, se ne plejofte per nigra tuniko. La novico rajtas forlasi la novicejo laŭvole dum povas esti invita foriĝi de la superuloj. Li rajtas ankaŭ restado novico trans la deviga kanona tempo

Rasoforo[redakti | redakti fonton]

"Rasoforo" (greke: ρασοφόρος, rasoforos; slaveklezie: рясофоръ, rjasofor), signifas "portanto de la vesto". Post la novicado la monaĥo estas levita al la unua grado de monaĥismo dum rito en kiu tonsuriĝas. Ne estas promesindaj votoj: por la kandidato simple necesas ke mem asertu sian decidon restadi en la monaĥa vivo. La abato sur lin efektvigas la tonsuron tranĉante etan kaphareron en la kvar flankoj de la kapo formante krucon. Al la monaĥo estas liveritaj la ekstera larĝamanika tuniko, senrandaĵa ĉapelo vualokovrita, ĉapelo kaj vualo, se kudre kunigitaj, formas, en la rusa tradicio, la klobuk. Se ne jam donitan, la monaĥo ricevas ankaŭ ledan zonon per kiu zoni la flankojn. Per tiu ceremonio li ricevas ankaŭ novan nomon por signifi, kune per la nigra vesto, ke li jam mortis al la mondo.

Stavroforo[redakti | redakti fonton]

"Stavroforo" (greke: σταυρoφόρος, stavrophoros; slaveklezie: крестоносецъ, krestonosets), signifas "portanto de la kruco". Al tiu grado la ortodoksaj monaĥoj alvenas kelke da jaroj post la unua tonsuro, kiam la abato opinias ke ili atingis adekvatan nivelon de disciplino, sindediĉo kaj humilo. Tiu grado estas ankaŭ konata kiel "minora skemo", kaj estas pensita kiel "preparo" al la "majora skemo". En tiu fazo, la monaĥo formale ligiĝas per la votoj de stabileco. ĉasteco, obeo kaj malriĉeco. La ceremonio etendiĝas al tonsuro kaj vestado de la froko, kun la paramandjas (greke: παραμανδυας; slaveklezie: параманъ, paraman), nome kvadrata stofopecon sur la retro, brodita per la signoj de la pasiono de Kristo, kaj unuigita per ligiloj al ligna kruco lokigita sur la korsupro.
La paramandyas reprezentas la jugon de Kristo. La votanto ricevas ankaŭ lignan krucon kun kunigita vaksa kandelo, simbolo de la monaĥa atento kaj sinofero al Dio. La monaĥo estos entombigita kun tiu kruco enmane dum la sama kandelo estos bruligita dumfunebre.
Post la ceremonio, la stravoforo ĵus tonsurita plurestados en la preĝejo kvintagan (aŭ tritagan) periodon en kiu nure okupigas tra spiritaj legoj.

Majora skemo[redakti | redakti fonton]

La abatoj allasas al monaĥoj kiuj, laŭ ili, atingis spiritan eminentecon, la finan gradon, nomatan "majora skemo" (greke: μεγαλόσχημος, megaloschemos; eklezislave: Схима, skima). La tonsuro de "skemomonaĥo" sekvas la saman procezon por la stavroforo: monaĥo votas kiel en la tomsurado, sammaniere. Krom ĉiuj vestaĵoj de la stavroforo, al li estas liverita la analavos (eklezislave: analav), tipa de tiu grado: temas pri vesto simila al la skapulario de la Karmelanoj kaj Benediktanoj, sed kun la antaŭa ero jomete pli longa brodita per la signoj de la pasiono kaj per la Trisagio; iuj apartaĵoj aperas ĉe apartaj naciaj monaĥejoj.
En la rusa tradicio, kiam dotito per kelka monaĥa titolo akiras la "majoran skemon", lia titolo enkorpigas la vorton "skemo"(el ieromonaĥo li fariĝos ieroskemomonaĥo, el arkimandrito skemoarkimandrito, el igumeno skemoigumeno).

Monaĥaj gradoj de la koptaj ortodoksaj monaĥoj[redakti | redakti fonton]

En la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio ekzistas nur du gradoj de solene votintaj monaĥoj, korespondaj la unua al rassoforo combinita kun stavroforo kaj la dua al "majora skemo". La du ritoj de rasoforo kaj stavroforo estas kutime praktikaj unu tuj post la alia kiel unusola rito. La ĉi-kaza vesto de la "majora skemo" prezentas apartaĵojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]