Ortodoksa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Karlovy Vary)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
iuj el la kirkaj turoj

La ortodoksa preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (ĉeĥe Chrám svatých Petra a Pavla), foje simple nomata "rusa kirko", ĉeĥe ruský kostel, estas historia konstruaĵo en la urbo Karlovy Vary de Ĉeĥio. La ĉefa enirejo estas el la strato de Reĝo Georgo (Krále Jiřího). La preĝejo estis konstruita por la rusaj gastoj, kiuj en la 19-a jarcento multe vizitadis nian banejurbon. Finkonstruita ĝi estis en la jaro 1898 sub gvido de arkitekto Gustav Wiedermann. Li ĝin projektis laŭ modelo de malnovrusa preĝejo de Kristo-Savinto en Moskvo-Ostankino. Super la ĉefa enirejo estas turo. La konstruaĵo de la ortodoksa preĝejo havas riĉe formitan fasadon, super la nova estas kvin kupoloj. Ĉiuj kupoloj estis origine kovritaj per kupra lado kaj orumitaj. Sed pro militaj celoj estis en la jaro 1916 ĉiuj kupraj kaj orumitaj tegmentoj deŝiritaj. Anstataŭis ilin nur feraj verde farbitaj tegmentoj. Sur multaj bildkartoj kaj aliaj bildoj tio estis bildigita. Dum la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis rekonstruita kaj nun denove brilas la orumitaj kupoloj kaj denove estas la preĝejo rigardata kaj admirata. El la strato "Sadová" al la preĝejo ascendas rimarkinda dubraka ŝtuparo. Sur la muro de la ŝtuparo troviĝas la memortabulo - bronza reliefo, kiu memorigas laboron de la rusa caro Petro la 1-a, la Granda, kiam li partoprenis konstruadon de la domo "Ĉe la Pavo" (Tiu ĉi domo staris proksime de loko, kie nun estas la ĉefa kolonaro). La memortabulon oni lokigis ĉi tien en la jaro 1912. La reliefon faris karlovara skulptisto Max Miller, kiu tiutempe vivis en Vieno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.