Orventra herbopapago
Masklo en Sudokcidenta Tasmanio
| ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Neophema chrysogaster | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
|
CR
| ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
|
Euphema aurantia Gould, 1841 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Orventra herbopapago aŭ Oranĝventra herbopapago (Neophema chrysogaster) estas specio de papagoj el genro Neophema. Ĝi estas endemio de Suda Aŭstralio kaj unu el nur tri specioj de papagoj kiuj migras. Ĝi estis priskribita de John Latham en 1790. Malgranda papago ĉirkaŭ 20 cm longa, ĝi montras seksan dimorfismon. La plenkreska masklo distingiĝas per siaj brile helverdaj supraj partoj, flavaj malsupraj partoj kaj oranĝa ventromakulo. La plenkreska ino kaj junulo estas pli obtuze verdaj. Ĉiuj birdoj havas elstaran dunuancan bluan fruntan bendon kaj bluajn eksterajn flugilplumojn.
La orventra papago reproduktiĝas en Tasmanio kaj travintras ĉe la marbordo de suda kontinenta Aŭstralio, manĝante je salmarĉaj specioj, strand- aŭ dun-plantoj kaj diversaj ekzotaj fiherboj.[1] La dieto konsistas el semoj kaj beroj de malgrandaj marbordaj herboj kaj arbetoj. Kun natura populacio de 14 birdoj komence de februaro 2017,[2] ĝi estas konsiderata kiel draste endanĝerigita specio.[3] La orventra papago estas klasifikita kiel draste endanĝerigita en la Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservado de Naturo (IUCN).
Taksonomio kaj nomoj
[redakti | redakti fonton]La orventra papago estis por unua fojo priskribita de la ornitologo John Latham kiel Psittacus chrysogaster en 1790, el specimeno (ekde tiam perdiĝinta) kiu estis kolektita el Adventure Bay, Tasmanio, en Marto 1773 dum la dua vojaĝo de James Cook aŭ en Januaro 1777 dum lia tria vojaĝo, kaj poste estis en la kolekto de Joseph Banks.[4] La specia epiteto devenas el grekaj vortoj ĥrysos ("ora") kaj gaster ("ventro"). John Gould priskribi ĝin en 1841 kiel Euphema aurantia, el maskla plenkreska specimeno kolektita en sudorienta Tasmanio, kio iĝis la lektotipo.[4] La specinomo estis la Latina adjekto por "oranĝa". Tasmania pastro Thomas James Ewing nomis ĝin Nanodes gouldii, honore al Gould, kiu laŭ li malkovris ĝin.[4] Oni ne agnoskis subspecion.[5]
Itala ornitologo Tommaso Salvadori starigis la novan genron Neophema en 1891, kaj metis la orventran herbopapagon en ĝin havigante ĝian nuntempan sciencan nomon.[6] Unu el ses specioj de herbopapagoj en la genron Neophema, ĝi estas unu el kvar specioj klasigitaj en la subgenron Neonanodes.[7] Analizo de mitokondria DNA publikigita en 2021 indikis, ke la praulo de la orventra papago diverĝis el genlinio rezulte en la eleganta, bluflugila kaj rokema papagoj plej verŝajne antaŭ inter 2.35 kaj 3.48 milionoj da jaroj.[8]
"Orange-bellied parrot" estis deklarita kiel la oficiala nomo fare de la Internacia Ornitologia Unio (IOU).[5] Gould nomis ĝin la "orange-bellied grass parakeet".[9] Ĝi estis iam konata kiel "orange-breasted parrot" (oranĝbrusta papago) — nomo donita al la oranĝventra papago en 1926 fare de la Reĝa Aŭstralazia Ornitologista Unio aŭ RAOU (nun Birdlife Australia) kiam la vorto "belly" (ventro) estis konsiderata neeleganta. Aliaj nomoj estas flav-ventra papago, kaj oranĝventra herbopapago.[10]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La oranĝventra papago estas malgranda papago ĉirkaŭ 20 cm longa; la plenkreska masklo havas helverdajn kapon, kolon kaj suprajn partojn, kaj flavverdajn bruston, abdomenon kaj flankojn.[10] La plumoj de la vangoj, kolo kaj malsupraj partoj estas flavecverdaj kun kalkverdaj pintoj kaj franĝoj, kaj tial aspektas pli helverdaj kiam la birdo ĵus plumŝanĝis kaj pli flavecaj kiam la plumaro eluziĝas. Plumoj sur la krono estas helverdaj kun pli malhelverdaj pintoj.[11] Ĝi havas elstaran, dukoloran bluan fruntan bendon, kun pli helblua rando kaj super kaj sub la horizontala malhelblua bendo.[10] Sur la ventro estas ovala oranĝa makulo ĉirkaŭ 2 cm en diametro. La subvostaj kovriloj estas flavaj ĝis palflavaj.[11] La supra vosto estas verdblua kun flavaj flankoj. La subflugilaj kovriloj kaj flugilplumoj estas malhelbluaj, kun pli helbluaj mezaj flugilkovriloj.[12] La supra mandiblo de la beko estas nigrecgriza kun grizeca, oranĝecbruna aŭ salmokolora bazo kaj tranĉrando, dum la malsupra mandiblo estas brunoranĝa kaj la bekopinto estas griznigra. La vaksaĵo estas nigrecgriza kun palbruna nuanco ĉirkaŭ la nazotruoj, la ĉirkaŭokula ringo estas helgriza kaj la irisoj estas malhelbrunaj. La kruroj kaj piedoj estas malhelgrizaj kun ruĝa nuanco inter la skvamoj.[13] La plenkreska ino havas iomete pli obtuzajn nuancojn de verda plumaro ĝenerale, kun pli palblua frunta bendo. Ĝia oranĝa ventrareo estas ĉirkaŭ 30% pli malgranda kaj malpli distingebla.[11] Mudo okazas fine de vintro kaj komence de printempo.[13] La junulo estas pli obtuze verda ĝis flavecoliva koloro ĝenerale, kun multe malpli elstara blua frunta bendo super la okuloj.[14] Ĝi havas obtuze flavan aŭ oranĝan bekon, kiu malheliĝas al bruna kiam la birdo estas trimonata.[13]
La oranĝventra papago plej ofte elsendas unu-notan zuman sonon, kiu ripetiĝas ĉiujn unuan ĝis trian sekundojn kiel kontaktalvokon. Ĉi tion ĝenerale faras oranĝventraj papagoj dum flugado, sed ankaŭ birdoj vidantaj aliajn dumfluge. La alarmalvoko estas rapide ripetata tziit, kiu havas zuman kvaliton. Individuoj povas fari ĉi tiun alvokon kiam ili estas forpelitaj el ŝirmo. La gluglo-zuman vokon faras birdoj agantaj kiel gardostarantoj ĉe manĝejoj, kaj estas miksaĵo de alarmalvoko intermetita kun babilado kaj siblado. Dum manĝado, oranĝventraj papagoj povas fari mallaŭtajn malalttonajn ĉirpadajn sonojn.[15]
La bluflugila kaj eleganta papagoj povas esti miskomprenitaj kiel la orventra papago; tamen, iliaj tintantaj alarmkrioj kaj pli helaj olivecverdaj supraj partoj distingas ilin. Iliaj bluaj fruntaj bendoj havas nur helbluan randon sur unu flanko.[10] Bluflugilaj kaj inaj elegantaj papagoj havas flavan plumaron malantaŭ kaj super la okulo.[16]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Unu el tri migrantaj papagaj specioj,[17] (la aliaj du specioj estas la bluflugila kaj la rapida papagoj.[17]) la orventra papago reproduktiĝas nur en Sudokcidenta Tasmanio, ĝi nestas en eŭkaliptoj limantaj al butonherbaj stepoj, ĝenerale ene de 30 km de la marbordo.[16] La tuta populacio migras super la Markolo Bass por pasigi la vintron sur la marbordo de sudorienta Aŭstralio. Survoje, ili povas halti (kaj foje travintri sur) King-Insulo,[18] precipe ĉe la Lago Flannigan.[19] La malmultaj kontinentaj lokoj estas estuaroj kaj lagunoj, kiuj enhavas sian preferatan salmarĉan vivejon kaj estas ĝenerale ene de 3 km de la marbordo.[16] Ĉi tiuj inkluzivas lokojn en aŭ proksime al Port Phillip, kiel ekzemple Werribee Sewage Farm, la Spit Naturkonserva Rezervejo, la strandoj de Swan Bay, Cign-insulo, Naturrezervejo de Lago Connewarre, la lago Viktorio kaj la insuloj Mud kaj French (Western Port).
Fine de 2017, ebla ekvido okazis ĉe la Nacia Parko Canunda en Sudaŭstralio; la plej lastatempa konfirmita ekvido en la ŝtato estis kvin jarojn antaŭe ĉe Port MacDonnell.[20] En julio 2021, du individuoj estis registritaj ĉe la Rivero Arthur en nordokcidenta Tasmanio; ne estas klare ĉu ili revenis frue de la kontinento aŭ tute ne migris trans la Bass-Markolon.[21]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Reproduktado
[redakti | redakti fonton]En naturo, la orventra papago tendencas esti monogama, kvankam birdo serĉas novan partneron se ĝia malnova mortis. Tamen, maskloj povas pariĝi kun pluraj inoj en kaptiteco. Paroj povas formiĝi sur la kontinento antaŭ migrado aŭ post alveno en Tasmanio.[22] La orventra papago kapablas reproduktiĝi en sia unua vivjaro.[22] La plej maljuna konata individuo en naturo estas konata kiel blua/nigra F. Je pli ol naŭ jaroj, oni supozas, ke ĝi faris 20 vojaĝojn trans la Bass-Markolon.[23]
Reproduktado estas limigita al sudokcidenta Tasmanio, ĝenerale ene de 20 km de Melaleuca.[24] La reprodukta sezono estas de novembro ĝis februaro, kaj birdoj alvenas al Melaleuca komence de oktobro, post kio ili komencas serĉi taŭgajn lokojn por nestado.[25] Ili nestas en kavaĵoj en maturaj arboj - kutime Eucalyptus nitida aŭ foje E. ovata.[16] La enirejo estas 6-10 cm larĝa truo en rompita branĉo aŭ trunko, la kavaĵo mem estas ĝis 60 cm profunda. Ekde 1991, nestokestoj estas konstruitaj por pliigi la nombron de taŭgaj nestejoj. La ino purigas la kavaĵon kaj demetas la preskaŭ rondajn blankajn ovojn sur tavolo de putriĝinta ligno. La ovodemetado konsistas el 3 ĝis 6 (averaĝe 4,5) ovoj 21,6 mm × 18,1 mm grandaj, kaj la ovoj estas demetitaj je dutagaj intervaloj.[25] Paro reuzas sukcesan nestolokon, kaj kelkaj lokoj estas uzitaj ĝis ses jaroj.[22] La ino kutime restas en la nesto dum pluraj tagoj antaŭ ol demeti.[25]
La ino kovas la ovojn dum 21–24 tagoj.[25] Dum ĉi tiu tempo, la masklo manĝas ĝis 3 km for de la loko.[22] La ovoj eloviĝas 1–2 tagojn aparte, kaj la idoj estas ne-nidifugaj kaj nur duon-fruemaj — tio estas, ili naskiĝas senhelpaj kaj blindaj kaj restas en la nesto dum plilongigita periodo. Ili estas komence kovritaj per blankeca lanugo. La ino restas sur la nesto dum pliaj 10 tagoj, ankoraŭ nutrata de la masklo, post kio ili ambaŭ nutras la idojn. Antaŭ du semajnoj de aĝo, pli grandaj nestuloj venas al la buŝo de la kavaĵo por esti manĝigitaj. La idoj elnestiĝas je 4–5 semajnoj de aĝo.[11]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La orventra papago troviĝas en paroj aŭ malgrandaj aroj, kaj ĝenerale restas sur la grundo aŭ en malalta foliaro serĉante manĝaĵon.[16] Ili alternas inter manĝado kaj ripozado silenteme,[22] komencante tuj antaŭ aŭ post tagiĝo kaj ripozante meze de la mateno.[26] Dum la reprodukta sezono, maskloj manĝas konstante por provizi siajn partnerinojn per manĝaĵo dum kovado, kaj ambaŭ gepatroj faras tion por nutri siajn idojn.[22] Frue en la reprodukta sezono, ili preferas areojn, kiuj estis bruligitaj 7 ĝis 15 jarojn antaŭe, dum meze de la reprodukta sezono, ili serĉas areojn, kiuj estas 3 ĝis 5 jarojn post incendio.[16] Iliaj plej gravaj nutraĵplantoj estas salikornio (Salicornia quinqueflora= kaj arbusta salikornio (Tecticornia arbuscula).[27] Aliaj manĝaĵoj estas la semoj de la marborda festuko (Poa triodioides, sin. Austrofestuca littoralis), salarbusto (Atriplex cinerea), suda marbesto (Suaeda australis) kaj mara erikaĵo (Frankenia pauciflora), kaj ankaŭ beroj, kiel ekzemple tiujn de Coprosma.[28] Ili ankaŭ estis raportitaj manĝantaj algojn.[29] La orventra papago ĝenerale ripozas nokte en arboj aŭ altaj arbetoj je 1 km for de manĝolokoj.[22]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Background and implementation information for the Orange-bellied Parrot Recovery Plan, The Orange-bellied Parrot Recovery Team (2006), Department of Primary Industries and Water (DPIW), Hobart, p. 13
- ↑ The race to save the endangered orange-bellied parrot (2017-02-14). Alirita 2017-02-14 .
- ↑ . Update on the Orange-bellied Parrot Recovery Program. Orange-bellied Parrot Recovery Team. Arkivita el la originalo je 3a de Decembro 2013. Alirita 6a de Aŭgusto 2012 .
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Australian Biological Resources Study (15a de Aprilo 2014) Species Neophema (Neonanodes) chrysogaster (Latham, 1790). Australian Faunal Directory. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Australian Government. Alirita 15a de Aŭgusto 2014 .
- ↑ 5,0 5,1 Parrots & cockatoos. World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (2021). Alirita 30a de Septembro 2021 .
- ↑ Salvadori, Tommaso. (1891) Catalogue of the Birds in the British Museum. Catalogue of the Psittaci, or Parrots. London, United Kingdom: British Museum, p. 570, 573.
- ↑ Lendon 1973, p. 253.
- ↑ (2021) “Using phylogenetics to explore interspecies genetic rescue options for a critically endangered parrot”, Conservation Science and Practice 3 (9). doi:10.1111/csp2.483. 237886232.
- ↑ Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, Victoria: Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
- ↑ 10,0 10,1 10,2 10,3 Higgins 1999, p. 558.
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 Higgins 1999, p. 569.
- ↑ Forshaw, p. 266
- ↑ 13,0 13,1 13,2 Higgins 1999, p. 571.
- ↑ Higgins 1999, p. 570.
- ↑ Higgins 1999, p. 567.
- ↑ 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Higgins 1999, p. 559.
- ↑ 17,0 17,1 Juniper, Tony. (2010) Parrots: A Guide to Parrots of the World. A & C Black. ISBN 978-1-4081-3575-4.
- ↑ Higgins 1999, p. 560.
- ↑ King Island Biodiversity Management Plan: 2012–20. Tasmanian Government, Department of Primary Industries, Parks, Water and Environment. Alirita 22a de Majo 2017 .
- ↑ "New hope as orange-bellied parrot sighting reported by ranger in old South Australian habitat", ABC News, Australian Broadcasting Corporation, 7a de Decembro 2017.
- ↑ Orange-bellied Parrot (OBP) Recovery Program News, September 2021. Alirita 29a de Decembro 2021 .
- ↑ 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 22,6 Higgins 1999, p. 565.
- ↑ "Oldest known orange-bellied parrot makes welcome return to Tasmanian breeding ground", ABC News, Australian Broadcasting Corporation, 3a de Oktobro 2017.
- ↑ Higgins 1999, p. 561.
- ↑ 25,0 25,1 25,2 25,3 Higgins 1999, p. 568.
- ↑ Higgins 1999, p. 564.
- ↑ Background and implementation information for the Orange-bellied Parrot Recovery Plan, Orange-bellied Parrot Recovery Team (2006), Department of Primary Industries and Water (DPIW), Hobart, p. 6
- ↑ Forshaw, p. 268
- ↑ (1947) “The Orange-bellied Parakeet”, Emu 47, p. 67–68. doi:10.1071/MU947054q.
Ĉefaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
- Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
- Lendon, Alan H. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary. Sydney, New South Wales: Angus & Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
- Shephard, Mark. (1989) Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press. ISBN 0-9588106-0-5.
- Brouwer, J. kaj Garnett, S. (eld.), 1990. Threatened Birds of Australia. An Annotated List. RAOU Report Number 68. Published by the Royal Australian Ornithologist Union and Australian National Parks and Wildlife Service.
- Garnett, S. T. (eld.), 1992. Threatened and Extinct Birds of Australia. RAOU Report Number 82. Published by the Royal Australian Ornithologist Union and Australian National Parks and Wildlife Service.
- Garnett, S. T. kaj Crowley, G. M., 2000. The Action Plan for Australian Birds 2000. Environment Australia, Canberra, ACT.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


